El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 33-a KS okazos en Ho-Chi-Minh, Vjetnamio

| 2014-09-02
Bookmark and Share


La domo de la Popola Komitato (t.e. urbodomo) de la urbo Ho-Chi-Minh 

 

    La Komuna Seminario (KS) estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en kvar aziaj landoj: Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio.

 

    En 2010, la 29-a KS unuafoje okazis ekster Ĉinio, Japanio kaj Koreio: ĝin okazigis en Hanojo la Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO), kiu fariĝos oficiala membro de KS nur du jarojn poste.

 

    Ĉi-jare, VEJO, kunlaborante kun la Korea Esperanto-Junularo, la Japana Esperanto-Junularo, kaj la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio, okazigos la unuan seminarion en sia lando kiel oficiala membro de KS.

 

    Tropika Ho-Chi-Minh atendas vin!

 

    Ni esperas, ke lokaj amikemaj esperantistoj kaj la urbo Ho Chi Minh kun milda varma vetero kaj kun multaj tropikaj fruktoj allogos vin.

 

    Feriu el la malvarmo de normala decembro kaj venu al ni ĉar ni havas ankaŭ interesajn ekskursojn antaŭ kaj post la ĉi-foja KS.

 

    Se vi volas...

 

    ...esplori historiajn lokojn kiel subteraj vojoj, kiujn la vjetnamoj konstruis por kontraŭbatali la usonan invadon,

    ...propraokule viziti bazarojn sur rivero en okcidenta Vjetnamio,

    ...mem rikolti kaj gustumi la plej freŝajn fruktojn en grandaj ĝardenoj en suda Vjetnamio,

    do venu al Vjetnamio por partopreni la 33-an KS-on, kaj vi havos neforgeseblajn spertojn.

    Reta aliĝilo estas ĉe:

    https://docs.google.com/forms/d/10f31MHMkeOaCKdD7Vw5niQ4a3e-anbhyG8m-kYSsF_s/viewform?usp=send_form

 

    DATOJ:

    de la 26-a ĝis la 28-a de decembro 2014

 

    LOKO:

    la urbo Ho-Chi-Minh, Vjetnamio

 

    ALIĜKOTIZO:

    -Eksterlandano

    (ĝis la 10-a de novembro) 1 500 000 VND [vjetnamaj dongoj]

    (pli poste) 1 800 000 VND

    -Vjetnamo

    (ĝis la 10-a de novembro) 500 000 VND

    (pli poste) 800 000 VND

    -Infano (malpli-ol-11-jara)

    (ĝis la 10-a de novembro) senpage

    (pli poste) 100 000 VND

 

    LOĜADO:

    -por 2 noktoj: 500 000 VND

    -por unu nokto: 250 000 VND

 

    MANĜADO

    -por la tuta tempodaŭro: 1 000 000 VND

    -por unu tago: 200 000 VND (tagmanĝo kaj vespermanĝo)

    -bankedo: 500 000 VND

 

    EKSKURSO

    -duontaga ekskurso al Ku Ĉi tunelo: 500 000 VND

    -la prezo inkluzivas transportadon, turismajn ĉiĉeronojn, biletojn, trinkaĵojn kaj mangaĵojn

 

    Por pli da detaloj kontaktu VEJO: vejo.vjetnamio_heliko_gmail.com

    (metu @ anstataŭ " _heliko_")

 

el la fejsbuka konto de la 33-a KS

(https:www.facebook.com/events/638292086208245)

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments