El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio alvokas, ke la rilataj flankoj de la afero pri Kosovo solvu malakordojn per dialogoj

| 2014-09-01
Bookmark and Share


Liu Jieyi en parolo dum la kunveno de UN pri la afero de Kosovo 

 


En la kunveno de UN pri la afero de Kosovo  

 

    La 29-an de aŭgusto Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio en UN, alvokis en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ke la rilataj flankoj de la afero pri Kosovo persiste solvu konfliktojn kaj malakordojn per dialogoj por eviti okazon de ĉiu ajn agado, kiu eble kaŭzos komplikiĝon kaj malboniĝon de la situacio.

 

    Liu Jieyi diris, ke Ĉinio respektas la suverenecon de Serbio kaj integrecon de ĝia teritorio, kaj komprenas la racian zorgon de Serbio pri la afero de Kosovo. Ĉinio opinias, ke por solvi la aferon pri Kosovo oni devas atingi metodojn akcepteblajn por rilataj flankoj per dialogoj kaj intertraktado laŭ la celo kaj principo de la Ĉarto de UN, kadre de la rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN.

 

    Li diris, ke lastatempe la sekureca situacio en Kosovo ĝenerale estas stabila, sed en ĝia norda parto okazas perfortaj eventoj. Rilataj flankoj devas praktike konservi la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de diversaj nacioj en Kosovo, akceli repaciĝon de diversaj nacioj, adopti singardan sintenon, persisti en solvo de konfliktoj kaj malakordoj per dialogoj por eviti okazon de ĉiu ajn agado, kiu eble kaŭzos komplikiĝon kaj malboniĝon de la nuna situacio.

 

    Liu Jieyi diris ankaŭ, ke Ĉinio laŭdas la pozitivan penadon de Serbio por politike solvi la aferon pri Kosovo, bonvenigas kaj subtenas, ke Beogrado kaj Priŝtino daŭre tenos kaj antaŭenpuŝos altrangajn politikajn dialogojn kaj plenumos la interkonsenton atingitan de la du flankoj. Ĉinio kredas, ke la duflanka daŭra antaŭenpuŝo de la praktikaj, pozitivaj kaj konstruivaj dialogoj kaj daŭra serĉado de longdaŭra metodo por solvi la aferon pri Kosovo utilos al konservo de la sekureco kaj stabileco de la regiono Balkanoj kaj eĉ tiun de la tuta Eŭropo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments