El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La unua SES ekster Slovakio

| 2014-09-01
Bookmark and Share

 

    87 partoprenantoj el dek landoj (Ruslando 57, Francio 10, Germanio 7, Slovakio 5, Belgio 2; Ĉinio, Danlando, Hungario, Pollando, Svedio, Tajlando po 1) partoprenis la unuan ruslandan SES, kiu okazis la 17–25an de aŭgusto en Koltiŝevo, proksime de Moskvo. Ĝi estis ankaŭ la unua Somera Esperanto-Studado ekster Slovakio, kie SES startis en la jaro 2007 je la centjariĝo de Esperanto en Slovakio (ekde la eldono de la unua lernolibro por slovakoj en 1907).

 

    Antaŭtagmeze la instruistoj en sep grupoj zorgis pri la plibonigo de la lingvonivelo de la venintoj. La specifaĵo de la ruslanda SES estis kurso de la rusa lingvo, kiu trovis siajn interesiĝantojn, kiuj per Esperanto dum unu semajno lernis la rusan.

 

    La posttagmeza programo estis, kiel kutime, plena je prelegoj, manlaboroj, sportoj, ekskursoj, ktp. Vespere okazis koncertoj, gufujo, filmoj kaj tabloludoj. La gufuja programo estas riĉigita per "poetaj vesperoj", dum kiuj oni konatiĝis kun la verkoj de Puŝkin, Lermontov, Blok kaj aliaj rusaj verkistoj.

 

    En la koncerta programo ne povis manki tradiciaj ruslandaj bardaj kantoj, kiujn prezentis, interalie, Mikaelo Povorin kaj Mikaelo Bronŝtejn. Sian bonegan programon faris ankaŭ Kimo el Danlando, kiu post 25 jaroj revenis al Rusio por koncertumi, kaj la unuan vesperon dancigis ĉiujn per siaj rapidaj kaj kantaj dancoj kaj la duan tagon ĝuigis la publikon per sia gufuja koncerto.

 

    La unuan fojon okazis antaŭkongreso, kiun ĉefe eksterlandanoj povis pasigi en Moskvo, malkovrante la vidindaĵojn de la ĉefurbo de la plej granda lando en la mondo.

 

    Kia do estis la unua ruslanda SES? Por la organizantoj certe interesa sperto, malgraŭ la politika situacio, kiu timigis aŭ malhelpis al pluraj veni ĉi tien. La ejo montriĝis tre taŭga, kun pluraj luksaĵoj (ekzemple, propra lago kaj senpaga baseno por naĝi), kun bela naturo ĉie ĉirkaŭe, romantikaj laŭboj kaj diversaj sportejoj. Ĉu la ruslanda SES iĝos tradicia? Eble jes, tion decidos kelkaj faktoroj, kiel tempo, organiza energio, sed ankaŭ interesiĝo de ruslandaj esperantistoj, kiuj tamen venis en malpli granda kvanto, ol la organizantoj esperis.

 

    Ĉu sekvos SESoj en aliaj landoj? Eble jes, tion montros la tempo kaj ebloj; tre gravas bona loka organiza teamo kaj taŭgaj surlokaj kondiĉoj.

 

(el la Balta Ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments