El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Sonĝoj pri Li Bai

| 2014-08-28
Bookmark and Share

    Du Fu (712~770)

    Sonĝoj pri Li Bai

 

 

I

 

La morta disiĝo: eterna doloro.

 

Adiaŭ dum vivo—sufer-infinito.

 

El sud' de rivero, la lando de pesto,

 

Nenia informo pri la ekzilito.

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0/

 

Amiko, vi venis al mia noktsonĝo,

 

Vi certe komprenas pri mia sopiro.

 

Ĉu eble ne via vivanta animo,

 

El nemezurebla disto post long-iro?

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0-0/ 0=0/=0/-0/ =0/

 

Paliĝis aceroj je via alveno,

 

Kaj la trapasejoj obskuras revene.

 

Nun vi ja troviĝas en firma kaptilo,

 

Sed kiel vi ŝajnas alflugi senĝene?

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

Jen falas lunlumo plenplene sur trabojn,

 

Verŝajnas ankoraŭ prilumi en svagoj.

 

Nun ond' furiozas kaj akvo profundas.

 

Singardu! Ne falu en faŭkon de drakoj!

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Li Bai (701~762) kaj Du Fu (712~770) ambaŭ estis mondfamaj majstraj poetoj en Tang-dinastio. En Ĉinio, oni ofte nomis ilin la duopon per la komuna nomo "Li-Du". En la 3-a jaro de Tianbao-erao (744) sub regado de la imperiestro Tang Xuanzong, Li Bai kaj Du Fu unuafoje intervidiĝis en Luoyang kaj tuj fariĝis tre intimaj amikoj. Ili disiĝis en la jaro 745. Li Bai kaj Du Fu ambaŭ verkis poemojn pri la sopiro inter ili, la koramikoj. Intima amikeco ekzistas ne nur en serenaj tagoj, sed des pli en la malfacilaj monatoj de la homa vivo. Li Bai lertis en poezio, sed neniom en politiko. Politiko ofte estis danĝera kaj vunda. Malfeliĉe Li Bai implikite suferis vundon de politiko. En 758 li estis kondamnita al puno de ekzilo al malproksima ekzilejo Yelang (en nuna Tongzhi-gubernio, Guizhou-provinco). Hazarde Li Bai trafis amnestion duonvoje en la dua monato de sekva jaro, kaj li tuj veturis al Jiang-xia tra Jiangling. Sed Du Fu tiam sciis nur la kondamnan punon de ekzilo, ne sciis la amnestion. Pro forta sopiro li ekhavis sonĝon kaj verkis du poemojn sub titolo Sonĝo pri Li Bai kun simpatia prizorgo al Li Bai en malfeliĉo. La poemoj estis plenaj de fidela amikeco de frateco.

 

    Tiu ĉi estis la unua peco, kiu skribas pri la sceno kaj psiko de la unua sonĝo, esprimante la zorgemon de Du Fu pri la sorto de Li Bai.

 

    En antikva tempo, ĉiu ekzilito frontis al danĝera vojo kaj necerta sorto. Tial ĉinoj ofte rigardis la disiĝon kaj morton du grandaj mizeroj. Se Li Bai jam fariĝis malliberulo, kiel li povus havi paron da flugiloj por veni al la nordo trans mil lioj? Ĉu li jam pereis? Ĉu la alvenanta figuro en sonĝo estis lia spirito? Sekve la aŭtoro per alegorioj de aceroj kaj drakoj ligis Li Bai kun alia granda poeto Qu Yuan (340 a.K. - 278 a.K.). Tio ne nur emfazis la tragedian koloron de missorto de Li Bai, sed ankaŭ esprimis sian admiron kaj respekton al Li Bai. Multjarojn pli poste Pu Songling (1640~1715) en sia Prefaco al la Novelaro: Strangaĵoj de Liaozhai ankaŭ citis tiun aludon de palaj aceroj kaj obskuraj trapasejoj por esprimi sian koran amaron.

 

 

II

 

La nuboj flosantaj tuttage vagadis,

 

Sed la vagabondo jam longe ne venas.

 

Tri noktojn mi vidis vin en miaj sonĝoj.

 

Nia renkontiĝ' de amikeco plenas.

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ -0/=0/=0/

 

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

Adiaŭi faris ho vi ĉiam tre haste,

 

Sinĝene, kaj diris ke ven' malfacilas.

 

Ĉar multas en lagoj, riveroj danĝeroj,

 

Mi benu ke via boato stabilas!

 

0=0/ =0/-0/=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

De pord' elirante vi gratas blankharojn,

 

Verŝajne bedaŭras ambici-fiaskon.

 

Dum plenas en la metropolo kronuloj,

 

Fortuno neniam favoras ĉi gaston.

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0/

 

0=0/ 0-0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

Oni ofte laŭdis pri leĝo justema,

 

Olde implikiĝis sed en embaraso.

 

Jarmile li ĝuos honoron kaj famon,

 

Sed ĉio—afero post lia forpaso.

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/-0/=0/ 0-0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Informiĝinte, ke Li Bai estis kondamnita al ekzilo, Du Fu sentis grandan maltrankvilon. Pro forta sopiro li ekhavis sonĝon kaj verkis du poemojn sub titolo Sonĝo pri Li Bai kun simpatia prizorgo al Li Bai en malfeliĉo. La poemoj estis plenaj de fidela amikeco de frateco. Tiu ĉi estis la dua peco.

 

    La unua poemo skribis pri eksonĝo, la dua poemo pri la sekvaj sonĝoj.

 

    La unua poemo skribis pri la suspekto pri vizio, la dua poemo pri klara figuro.

 

    La unua poemo zorgis pri la nuna situacio de Li Bai, la dua poemo skribis pri simpatio al la sorto de Li Bai.

 

    La maltrankvilo en la unua poemo direktis ekskluzive al Li Bai, dum la malkontento en la dua poemo ankaŭ estis miksita de la propra suspiro de Du Fu.

 

    Per fragmentoj de la sonĝo Du Fu pentris la vizion de Li Bai. La verso"Adiaŭi faris ho vi ĉiam tre haste"skribis pri senhelpa mieno, dum la verso "Ĉar multas en lagoj, riveroj danĝeroj"estis monologo de poeto. Tio montris la danĝeran vojaĝon far la spirito de Li Bai kaj la malbonan situacion en reala vivo.

 

    La poeto demandis kun dubo pri la justa repago laŭ antaŭdestino: Vi, kara amiko, en maljuna aĝo suferas implikaĵon. Kvankam vi ĝuos grandan honoran renomon en venontaj jarmiloj, tamen tio okazos nur post via forpaso en soleco. Laŭzio diris, ke"Vasta estas la reto de la ĉielo, kaj grandaj estas ĝiaj maŝoj, sed ĝi lasas al nenio ilin trairi" ,ĉu vere tiel okazos? La verso "Oni ofte laŭdis pri leĝo justema" montris la malon: Li Bai faris bonojn, sed rekompence akiris malbonan repagon. La verso"Olde implikiĝis sed en embaraso"atentigis: Kiam Li Bai suferas la punkondamnon, li jam estas 59-jara. La lastaj du versoj demandis sugeste: Kiu kompatas lin dum li ankoraŭ vivas?

 

    En tiuj versoj kun forta vesuspiro legiĝis alta takso kaj granda simpatio al Li Bai, ankaŭ senlima kunsento de la samsorta poeto.

 

    Resume, la du poemoj pri sonĝoj koncernis unu la alian sen teda ripeto. Ĉio venis el sincera koro, tial kun kortuŝa artaforto.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments