Aletai: landlima urbo sur la Silka Vojo

| 2014-08-27
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de CHENG WEIDONG

 

    Aletai estas la plej norda urbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. 90 kilometrojn norde de ĝi estas la landlimo inter Ĉinio kaj Mongolio, kaj la distanco inter ĝi kaj Urumĉio, la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono, estas preskaŭ 700 kilometroj.

 

    La urbo situas en malvasta kaj longa valo de la rivero Kelan. Tie vivas multaj nacioj. Ĝi estas unu el la plej elstaraj urboj por turismo en Ĉinio, kaj tra ĝi fluas la klara rivero.

 

    Julio estas la plej bona tempo por ĉi tiu urbo: la ĉielo bluas, la suno brilas. Se iu rigardas de sur altaĵo, li aŭ ŝi vidas la kolorojn de la konstruaĵoj de tiu ĉi landlima urbo ĉe monto, kiuj unuiĝas kun la naturo kaj samtempe konservas la nacian karakteron de la urbanoj.

 

    En Aletai estas senteble ke ĉio estas en paco kaj kvieteco. Kaj sur stratoj, kaj sur placoj, kaj en vesperaj bazaroj, vi vidas feliĉajn scenojn: gemaljunuloj sidas sur benkoj ĉe stratoj, babilante pri sia ĉiutaga vivo, gejunuloj kelkope promenas en verda herbejo kaj inter freŝaj floroj, geknaboj ĝoje ludas en amuzaj parkoj aŭ sur placoj...plenas homoj en hoteloj kaj restoracioj, vigle bruas la bazaroj en vespero.

 

    La efektiva tempo de Aletai malfruas ol tiu de Pekino 2 horojn, kaj pro tio post la meznokto la bazaro ankoraŭ plenas de homoj. Bongustaĵoj de diversaj nacioj forte ekscitas la apetiton de lokanoj kaj vizitantoj. Certe, por vi, la propra sperto estas necesa por ĝui la neforgeseblan vesperon de la urbo en somero.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

<  1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments