El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La Esperanta Vikipedio atingis 200 mil artikolojn

| 2014-08-27
Bookmark and Share

    La Esperantlingva versio de la reta enciklopedio havas nun pli da artikoloj ol ekzemple la slovaka, kroata, estona aŭ litova vikipedioj. La plej multajn artikolojn havas la angla Vikipedio -- kvar milionojn. Pri la nova rekordo informis vikipediisto Thomas Guibal, kiu poste konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.

 

    La Esperanta Vikipedio atingis 200 mil artikolojn.

 

    En merkredo, 13-a de aŭgusto 2014, la Esperanta Vikipedio atingis la nombron de 200 mil artikoloj. Per tio la enciklopedio en la internacia lingvo havas la lokon 33-an inter la diverslingvaj versioj de Vikipedio.

 

    La 200 000-a artikolo temas pri (12731) 1991 RW12, malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 10-an de septembro 1991 de la usona astronomo Henry E. Holt el la Observatorio de Monto Palomar en Kalifornio.

 

    En la redaktado de la Esperanta Vikipedio partoprenis proksimume 356 aktivaj uzantoj dum la lastaj 30 tagoj. De ĝia fondo entute 96 549 uzantoj plenumis 5 593 130 redaktojn.

 

    La enciklopedio estis fondita en decembro de 2001, kiam Chuck Smith kunlaboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb pri baza Vikipedio de 139 artikoloj. La Esperanta Vikipedio estis publikigita en la 2-a de januaro 2002, jam kun pli ol 300 paĝoj.

 

    Aldone al la Vikipedio ekzistas en Esperanto maŝine tradukita versio de la anglalingva vikipedio, Wikitrans, kiu havas pli ol tri milionojn da artikoloj. Kvankam maŝine tradukita ĝi estas relative bone komprenebla kaj servas al multaj Esperanto-parolantoj.

 

    Maŝinaj tradukoj helpas ankaŭ en la plua ellaboro de la Vikipedio. Ekzistas du specialaj paĝoj, kiuj subtenas la kreadon de novaj artikoloj, GramTrans kaj Vikitradukilo, rakontas vikipediisto Thomas Guibal en komuniko sendita al Libera Folio. Ni petis lin respondi al kelkaj kompletigaj demandoj.

 

    Libera Folio: Kial laŭ vi gravas, ke la kvanto de artikoloj en la Esperanta Vikipedio atingu daŭre novajn rekordojn?

 

    Thomas Guibal: Daŭra kreado de novaj artikoloj ne estas absoluta celo de la enciklopedio, sed bona kaj utila indikilo pri ties sano. Nu, prave, kelkaj uzantoj ja preferas redakti grandan nombron da artikoletoj (la 200 000-a, pri asteroido, estas perfekta ekzemplo), kun la espero atingi novan "mejloŝtonon" kiel eble plej rapide, dum aliaj preferas verki aŭ traduki pli longajn tekstojn, kiuj espereble akiros rangon de "legindaj" aŭ eĉ "elstaraj artikoloj". Ĉiukaze, ambaŭ strategioj kaj kontribuantoj estas same altvaloraj por la projekto, ĉar ili helpas al la plibonigo de diversa kaj eksterordinara kunlaboraĵo.

 

    Cetere, novaj rekordoj utilas por la ekstera renomo de Vikipedio en Esperantio kaj do por la rekrutado de novaj volontuloj.

 

    Libera Folio: Kiom el la lastatempaj novaj artikoloj estas aŭtomate kreitaj?

 

    Thomas Guibal: Laŭ mia scio ne plu estas aŭtomata kreado de novaj artikoloj en Vikipedio jam de multaj jaroj : tiam, precipe antaŭ 2008 kaj la 100 000-a artikolo, oni uzis robotojn por amase krei artikolojn en kelkaj kategorioj, ekzemple italaj komunumoj. Tion oni rezignis pro la malbonkvaliteco de la generitaj tekstoj. Nun ĉiu unuopa artikolo bezonas homan intervenon (do inkluzive de la 200 000-a, al kiu ĝia kreinto ŝajne dediĉis dek minutojn, konsiderante la horon de lia antaŭa kreaĵo). Oni atentu, ke aŭtomataj tradukiloj kiel Vikitradukilo povas ja asisti kelkajn uzantojn, precipe novparolantojn, sed ne generas sufiĉe bonkvalitajn tekstojn por senpera kaj aŭtomata publikigo.

 

    Libera Folio: Kion povas fari novulo, kiu volus kontribui al plibonigo de la Esperanta Vikipedio?

 

    Thomas Guibal: Vikipedio bezonas kaj kore bonvenigas novulojn! Por bona komenco sufiĉas krei novan konton kaj sekve iri al la komunuma portalo, kie vi lernos pri la plej bazaj reguloj. Aŭ rekte al la helpopaĝo Kiel kontribui.

 

    Tute ne necesas ampleksa scipovo pri komputiko. Ĉiu ajn esperantisto kapablos redakti la paĝon pri sia lando/ urbo/ preferata fako/ ktp. apenaŭ post kelkaj minutoj. Teknikaj aŭ enhavaj problemoj estas libere kaj amike diskutataj en nia "Diskutejo".

 

    Libera Folio: Kion eblus fari por altigi la ĝeneralan kvaliton de la artikoloj? Kaj kiom da esperantistoj regule kontribuas al Vikipedio?

 

    Thomas Guibal: La rimedo por pli bona kvalito neniel estas enigmo: la plej sukcesaj Vikipedioj, kiel la angla aŭ la franca, havas multe pli grandan bazon da aktivaj uzantoj. Kompreneble estas malpli da esperantistoj ol anglalingvanoj aŭ franclingvanoj en la mondo. Se vi tamen konsideras ke al Vikipedio averaĝe kontribuas apenaŭ 200 aŭ 300 uzantoj ĉiumonate -- inter kiuj eble nur kelkaj dekoj plenumas signifan nombron de redaktoj -- tiam evidentiĝas, ke nia enciklopedio kun la helpo de aliaj esperantistoj povus plibeliĝi en la plej mirinda maniero!

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments