El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis Shoton-festo en Lasao

| 2014-08-27
Bookmark and Share


Malfaldo de Tangka 

 


Vizitantoj antaŭ Tangka  

 

    La 25an de aŭgusto en Lasao, Tibeto, inaŭguriĝis ĉi-jara Shoton-Festo. Samtage en Zhaibung-templo okazis montrado de granda Tangka-o de Ŝakjamunio, kaj multaj kredantoj kaj turistoj vizitis la templon por pilgrimo.

 

    La festo originas en la mezo de la 11a jarcento. En la tibeta lingvo "sho" estas "jogurto" kaj "ton" estas "festo", tial "shoton" signifas "festo por gustumado de jogurto". La festo estis enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo. Ĝi komenciĝas de la 30a tago de la sesa monato laŭ la tibeta kalendaro, kaj daŭras unu semajnon.

 

    Ĉi-jare kadre de la festo okazas 13 aktivaĵoj de naŭ aranĝoj, inkluzive de malferma ceremonio, budhisma ekspozicio, konkurso de tibetaj teatraĵoj, ekspozicio de Tangka-arto, foto-ekspozicio, frandaĵa semajno, ferma ceremonio kaj koncerto de popola muziko.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments