El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

AMO3 finiĝis kun amo

| 2014-08-26
Bookmark and Share

Pradip Ghimire (esploristo el Nepalo)

 


Pradip Ghimire (meze) en sia prezentado 

 


En la seminario  

 

    Mi kiel partoprenanto de AMO3 skribas jenen:

 

    Okazis AMO3 en Xi'an (Ĉinio) dum la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto, ĝi estas gastigita de la Xi'an-a Esperanto Asocio kun la ĉeftemo: Konsciigo, kapabligo, kaj praktiko de nia lingvo Esperanto.

 

    Vere la ĉi-foja AMO estas ege sukcesa kun 65 enlandaj kaj eksterlandaj partoprenantoj kaj pli ol 30 prelegoj pri diversaj temoj. Danke al la loka E-asocio kaj la volontula teamo kiu gvidis la partoprenantojn dum la tuta evento. Ĉi-foje la organizantoj de la seminario estas ŝokita vidante tiom da junaj esperantistoj venis el diversaj partoj. Notinda estas, ke junuloj montris sufiĉan nivelon de Esperanto.

 

    La urbo Xi'an estas unu el la plej bela urbego de Ĉinio kun pleno de la ĉina historio, tie mi ĉeestis AMOn kiel la reprezentanto de mia lando, Nepalo.

 

    Konklude, la spertojn mi akiris de AMO3 estas la fruktoplena kaj memorinda parto de mia Esperanta vivo. Mi lernis multe pri Esperanto kaj ankaŭ pri la ĉina kulturo, kaj amikiĝis kun multaj ĉinaj junuloj. Se iuj havus la ŝancon partopreni en tia evento, certe li aŭ ŝi povas altigi la nivelon, disvolvi la kapablon, rikolti praktikon de nia lingvo kaj labori por la E-movado. Tiu ĉi platformo por mi estas la ŝanco kaj potenco por energie labori en Esperantujo.

 

    Fine, laŭ la kreskanta movado en Nepalo mi sentis bezonon de sama seminario en Nepalo, kaj mi esperas, ke venontjare ni povos okazigi samstilan seminarion en mia lando.

 

    Raportas esploristo el Nepalo.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments