El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis "Paca Misio 2014"

| 2014-08-25
Bookmark and Share


Flaghiso 

 


Ĉinaj trupoj  

 

    La 23an de aŭgusto en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en norda Ĉinio komenciĝis la multlanda kontraŭterorisma Ekzercado "Paca Misio 2014". Pli ol 7 000 soldatoj el kvin membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, t. e. Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio kaj Taĝikio, partoprenis en la ekzercado, inkluzive de ter- kaj aer-armeoj, specialaj operacoj, paraŝutaj trupoj, kaj aliaj kun la taskoj de elektronika kontraŭmezurado, rekognosko, topografio, navigado kaj lokalizado. Estas uzataj diverstipaj ekipaĵoj, ekzemple, avertaviadiloj, ĉasaviadiloj, kargoaviadiloj, helikopteroj, senpilotaj aviadiloj, kaj tankoj, infanteriaj veturiloj, karasaŭtoj, kanonoj kaj aliaj novaj armiloj. La ekzercado daŭros ĝis la 29a de tiu ĉi monato, kaj tio estas la plej grandskala ekzercado ekde la "Paca Misio 2005".

 

    Vicstabestro de la kirgiza armeo diris, ke ĉiuj partioj de la ekzercado bone kunlaboras, kaj la ekzercado profundigas la amikecon inter diversaj landoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments