El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Kulturaj Heredaĵoj>

Magtymguly Pyragy -- granda poeto sur la Silka Vojo

| 2014-08-22
Bookmark and Share


Portreto de Magtymguly Pyragy  

 

    La ĉevalo Akhal-Teke kaj la natura gaso de Turkmenio estas mondfamaj, kaj ankaŭ la unika kulturo de tiu ĉi centrazia lando donas profundan impreson al la mondo. Granda poeto Magtymguly Pyragy estas la plej elstara reprezentanto de la elstara kulturo de Turkmenio.

 


La rivero Amu Darya fluas tra la kvar landoj: Taĝikio, Afganio, Uzbekio, Turkmenio. Kun la longeco je 1 415 km., ĝi estas la plej longa rivero en la Centra Azio.  

 


Birdrigardo al Aŝgabato -- la urbo de "blanka marmoro"  

 


Statuo de Magtymguly Pyragy (foto liverita de la ambasadorejo de Turkmenio en Ĉinio)  

 

    Ĉe stratoj de la "urbo de blanka marmoro" -- Aŝgabato, borde de la rivero Amu Darya kaj en la miljara antikva urbo Merv ĉe la Silka Vojo en Turkmenio videblas ĉie statuo de homo vestita per robo, kun ĉapelo el lano sur la kapo, longaj barboj en la nigra koloro, la mieno kun firmeco, brilaj okuloj. Tio estas Magtymguly Pyragy, granda poeto, pensulo kaj filozofo, kiu donas profundan influon al la spirita mondo de turkmenoj.

 

    "Kiam ni naskiĝas en tiu ĉi mondo, la lulkanto kantita de la patrino estas versaĵoj de Magtymguly Pyragy; kiam ni forlasas tiun ĉi mondon, la ĉanto ĉantita de la adiaŭantoj estas versaĵoj de Magtymguly Pyragy." Tio estas vortoj ofte parolataj de turkmenaj amikoj. En Turkmenio, la poemoj de Magtymguly Pyragy estas vaste amataj kaj respektataj nur post la Korano.

 

    En la jaro 1724, Magtymguly Pyragy naskiĝis en malgranda vilaĝo apud la marbordo de la maro Kaspio. La tiama Turkmenio estis regata sub la cara Rusio, la etna separismo, la luktoj inter la triboj okazis senĉese, kaj la popolanoj vivis tre mizere. Drastaj ŝanĝiĝoj en la socia medio inspiris al la ambiciaj turkmenoj pensi, protesti kaj skribi, tiele aperis multaj talentaj poetoj kiel Magtymguly Pyragy, kiu estis la plej elstara inter ili. La patro de Magtymguly Pyragy, vaste konata religia persono en la loko, havis altajn literaturajn atingojn, kaj donis gravan influon al Magtymguly Pyragy en lia kresko je la literatura kreado. En sia infaneco Magtymguly Pyragy lernis en la religia lernejo de la hejmurbo kaj ricevis bonan edukon. En sia juneco Magtymguly Pyragy "ĉagrenita pro la patrujo kaj pro la aktuala tempo" komencis esplori pri la "ŝanĝo de la destino de la popolo" kaj pri la vojo por "eniri en ĉiaman printempon", kaj decidis forlasi la hejmon por vojaĝi al Afganio, Hindio kaj al aliaj landoj kaj regionoj laŭ la Silka Vojo en la Centra Azio kun la celo koni la tieajn morojn kaj kutimojn. Intertempe, li sate spertis suferojn kaj maljustecon de ordinaraj popolanoj, kaj elbakis la kapablon distingi bonon de malbono.

 


Poŝtmarko pri Magtymguly Pyragy  

 

    Riĉaj spertoj metis solidan fundamenton por Magtymguly Pyragy en lia literatura kreado, kaj lernigis al li priskribi la vivon per la animo. La ĝojo de la popolo kaj ties doloro ja estis la liaj. Li prikantis la justecon, amon kaj koran purecon, alvokis la nacian unuecon kaj harmonion de Turkmenio, laŭdis kuraĝecon, sindonecon, honestecon, gastamecon kaj laboremon de la turkmena popolo. Li malamis splitiĝon kaj malfidelecon. Liaj poemoj estas popularaj, oni venis pere de kamelo kaj ĉevalo el diversaj lokoj por ilin aŭskulti, kopii kaj reciti. Saparmurat Nijazov, la unua prezidanto de Turkmenio, nomis lin "organo de la turkmena popolo".

 

    Magtymguly Pyragy estas profunde amata de turkmanoj, ĉar li estis la unua persono kiu proponis ke oni rigardu ĉiujn turkmenojn dise vivantajn en Turkmenio kiel unuigitan nacion, kaj tion propagandis energie. Li vojaĝis al pluraj fremdaj landoj, sed ĉiam tenis en sia koro la sorton de la patrujo kaj tiun de la turkmena popolo. Li ĉiam emfazis ke la plej granda malamiko de la popolo estas la konflikto inter triboj, li skribis en sia poemo:

 

    Sampensaj,

 

    Koro al koro,

 

    Fortoj kunigitaj povas fandi obstinan ŝtonon en lafon.

 

    La koncepto de Magtymguly Pyragy pri unuigo de la turkmena nacio iĝis piloto de starigo de la sendependa ŝtato de Turkmenio. Tra luktado de la turkmenoj de generacio al generacio, finfine realiĝis la revo de la poeto pri feliĉigo de la patrolando kaj de la popolo.

 

    Magtymguly Pyragy alvokis al la turkmena popolo konservi en la koro la plej altvaloran kaj la plej bonan kvaliton nature donitan al la homaro, kaj liaj poemoj estis konsiderataj de turkmenoj kiel sanktaj admonoj, kaj evoluis iom post iom al la normoj kaj reguloj de la turkmena popolo en sia konduto kaj ŝtatregado. Saparmyrat Ataýewiç Nyýazow laŭdis ke la juraj principoj kaj etikaj reguloj establitaj de Magtymguly Pyragy estas fundamento por establi la turkmenan sendependan kaj liberan ŝtaton, la de li prikantataj idealo kaj aspiro estas la gvidilo de la nacia disvolva planizado.

 

    Ajna granda poeto apartenas al la nacio, kaj ankaŭ al la mondo. Hodiaŭ, sekve de la disvolvo de la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Turkmenio, Magtymguly Pyragy eniris en la vidkampon de la ĉina popolo.

 

    Ĉi-jaro estas la 290-a datreveno de la naskiĝo de Magtymguly Pyragy. Kiel brila punkto de kulturaj interŝanĝoj, la du landoj kune okazigis en Ĉinio serion da memorigajn aktivadojn, eldonis novan ĉinlingvan version de poemoj de Magtymguly Pyragy. Kvankam Magtymguly Pyragy neniam estis en Ĉinio, tamen li laŭdis en siaj poemoj ĉi tiun grandan landon. En sia poemo Ĉu vi vidis ĝin, li tiele skribis:

 

    "En Ĉinio,

 

    aŭ en la Sankta Lando,

 

    ekster la fora nubaro aŭ en la ĉiela palaco,

 

    en la kabo aŭ en la horizonto,

 

    ĉu vi vidis mian belulinon? "

 


En la 10-a de marto de 2014 okazis en Pekino rondtabla kunveno por memorfesti la 290-an datrevenon de la naskiĝo de la turkmena poeto Magtymguly Pyragy. 

 


Ĉinlingva versio de la poemaro de Magtymguly Pyragy  

 

    Magtymguly Pyragy ne havas bedaŭron, post kelkaj centoj da jaroj liaj verkoj kaj pensoj venis tra la tempo kaj tra la spaco al Ĉinio, pri kiu li multe sopiris, kaj fariĝis prosperaj kaj belaj floroj sur la arbo de la amikeco inter Ĉinio kaj Turkmenio.

 

Redaktoroj: Zhuang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+