Okazis en Nankino arta ekspozicio de la Junularaj Olimpikoj 2014
Porcelano Strigo
Kaligrafaĵo Dao De Jing
Verkoj de indonezia artisto kaj usona artisto
De la 18-a ĝis la 30-a de aŭgusto en la Nankina Internacia Ekspozicia Centro okazis arta ekspozicio de la Junularaj Olimpikoj 2014, kiun ĉeestis pli ol 300 artaj verkoj el 78 landoj, inkluzive de la verkoj enlistigitaj en la olimpikaj artaj ekspozicioj en la jaro 2008 en Pekino, kaj aliaj 210 verkoj de 70 ĉinaj artistoj.
Kun la temo "Arto kaj Juneco", la arta ekspozicio enhavas la plej multajn pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn kun grandaj valoroj el la tuta mondo.
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
No Comments