El Popola Ĉinio>头条新闻>

Neniun forkurintan malsanulon de la viruso Ebola oni trovis post serĉado en Monrovio de Liberio

| 2014-08-21
Bookmark and Share


Laborantoj en protektaj vestoj dum la serĉado  

 

    Laŭ informo de la novaĵ-agentejo Xinhua, la 18-an de aŭgusto iu izolita centro por infektitoj de la viruso Ebola en Monrovio, ĉefurbo de Liberio, estis atakita kaj 17 konfirmitaj malsanuloj forkuris. Post tio la liberia registaro ordonis fari grandskalan serĉadon por eviti disvastiĝon de la viruso. En la slumo proksime al la izolita centro laborantoj de organizoj pri sano kun protektaj vestoj faris serĉadon de domo al domo. Tamen la serĉado estis tre malfacila pro manko de ekipaĵoj kaj laborantoj.

 

    Post serĉado en la slumo, kie loĝas ĉirkaŭ 50 mil homoj, neniun forkurintan malsanulon oni trovis. Iuj lokanoj diris, ke ili vidis, ke la malsanuloj forkuris el la slumo. Kelkaj familianoj kaj amikoj de forkurintaj malsanuloj esprimis al raportisto sian maltrankvilon. Ili timas, ke ili ne scios, se la malsanuloj mortis.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments