El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio pafis la sateliton "Alt-distingivo n-ro 2"

| 2014-08-20
Bookmark and Share


En la 19-a de aŭgusto ekleviĝis la transporta raketo Changzheng-4B portanta la sateliton "Alt-distingivo n-ro 2".  

 

    Je la 11-a horo kaj 15 minutoj de la 19-a de aŭgusto en la Taiyuan-a Satelit-pafa Centro de Ĉinio estis pafita la satelito "Alt-distingivo n-ro 2" per la transporta raketo Changzheng-4B. Poste la satelito glate eniris en la difinitan orbiton.

 

    Estis pafita ankaŭ malgranda satelito de Pollando. La pafo de la satelito "Alt-distingivo n-ro 2" estas unu el la gravaj programoj de Ĉinio por alt-distingive observi la terglobon. Ĝi estas satelito kun plej alta distingivo en Ĉinio kaj servas ĉefe al la Ministerio de Tero kaj Riĉfontoj, Ministerio de Konstruado de Loĝdomoj, Urboj kaj Kamparo, Ministerio de Trafiko kaj Transportado, Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio. Krom tio ĝi liveros servon de demonstra utiligo al aliaj departementoj kaj rilataj regionoj.

 

    Tio estas la 191-a pafo de la serio de la transportaj raketoj Changzheng.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments