El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ekis AMO-3 kun trajtoj ĉinaj kaj ne-ĉinaj

| 2014-08-20
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Antaŭtagmeze de la 17-a de aŭgusto en Xi'an, Ĉinio, okazis la malfermo de la unua tiuspeca UEA-seminario en Azio kaj la tria en la tuta mondo: AMO-3. Oni ĝin baptis eĉ per aparta nomo: Orienta Esperanto-Seminario. Aliĝis 70 personoj kaj efektive ĉeestas 65 por la trejnado por la Aktivula MaturigO (AMO), unu el la gravaj celoj prokramitaj de la nuna estraro de la Universala Esperanto-Asocio kun Mark Fettes kiel prezidanto. Partoprenas esperantistoj el diversaj regionoj de Ĉinio inkluzive de Taiwan kaj kvin aliaj landoj: Brazilo, Japanio, Koreio, Mongolio kaj Nepalo.

 


Grupa foto de la seminario farita ekstere 

 


Grupa foto de la seminario en la kunsidejo 

 

    Ĉu la plej longa AMO?

 

    Diference de aliaj AMOj la ĉina versio daŭras longe -- dum ok tagoj, de la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto. Trezoro Huang Yinbao, la ĉefa respondeculo de la ĉi-foja seminario, emfazis, ke tio estas necesa pro la aparta situacio en la ĉina esperantujo, kie oni ne tiom kutimas paroli Esperanton, kaj ke do ankaŭ por trejni aktivulojn unue necesas plialtigi ilian lingvan nivelon.

 

    Fakte jam la antaŭan tagon granda parto de la ĉeestantoj alvenis al la iama ĉefurbo de Ĉinio por la interkona vespero, kiam oni povis konstati, ke inter la kunvenintoj estas ne malmultaj gejunuloj, kiuj aŭ laboras kiel volontuloj por la seminario aŭ alvenis kiel partoprenantoj. Tio parte ŝuldiĝas al la fakto, ke en Xi'an sin trovas la firmao de Ĉielismo (Wang Tianyi), kiu okupiĝas pri internacia komerco. La kompanio, nomata Da Vinchi, uzas Esperanton por komerco kaj dungas plurajn esperantistojn tiucele. Oni povus diri, ke Trezoro, Ĉielismo kaj la baldaŭ menciota Miaohui estas la triunuo de tiu ĉi seminario, se tiu ĉi kristanisma metaforo estas adekvata.

 

    Malfermo kun iom da ĉina trajto

 

    La sekvan matenon, kiel jam skribite ĉi-supre, okazis la malfermo de la seminario kun iom da ĉina trajto -- pli ol dek diversaj organizaĵoj reprezentiĝis por gratuli la okazigon de la aranĝo: i.a. la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado, la Ĉina Esperanto-Ligo, la Internacia Komerca-Ekonomia Fakgrupo, la Ĉina Radio Internacia, la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, El Popola Ĉinio kaj landaj asocioj kaj Esperanto-societoj de landoj, de kie venis la partoprenantoj. Estis laŭtlegitaj ankaŭ salutmesaĝo de Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA, kaj tiu de Lee Jungkee, estrarano de la sama organizaĵo.

 


Ankaŭ 11-jara knabino Sofia salutas AMO-3 en Esperanto. 

 


De maldekstre en la unua vico Miaohui, Arko, Trezoro kaj Ĉielismo, en la dua vico la finstudintoj  

 

    Dum la malfermo, krome, oni donis diplomojn de la Internacia Somerlernejo al ĝiaj 11 finstudintoj. Ĝi okazas ekde la lasta jaro en Xi'an, organizata de ILEI-Ĉinio kaj la Xi'an-a Esperanto-Asocio. Ĉi-jare la lernejo, kiu daŭris dum kvin semajnoj tuj antaŭ AMO-3, estis rekta-metode gvidata de la jam aludita Majstro Miaohui, budhisma monaĥo ĉe la Templo Tiefosi, kie okazis la instruado. La diplomojn donis Miaohui kaj Arko (Gong Xiaofeng), la prezidantino de ILEI-Ĉinio.

 

    Foje vere senkaŝaj diskutoj

 

    Posttagmeze komenciĝis la vera seminaria parto de la aranĝo per tri prelegoj, kiuj respektive temis pri la agadoj de KAEM, socia interlingvistiko kaj kiel kunordigi la agadojn de Esperanto-asocio. Dum la tuta semajno okazos tridek kelkaj prelegoj, kelkaj ekskursoj al vidindaĵoj en Xi'an kaj distraj programeroj vespere.

 


Ĉeestantoj atente sekvas prelegon. 

 

    Dum la post-prelegaj sesioj de demandoj kaj respondoj, foje okazas tre senkaŝaj diskutoj pri la problemoj de la ĉina movado kaj tiuj en aliaj aziaj landoj, kio estas maloftaĵo en Ĉinio, kvankam pri tio ofte kulpas manko de disponebla tempo okaze la Ĉina Kongreso de Esperanto kaj similaj okazoj. Tiu-sence AMO-3 do ofertas bonan ŝancon, ne nur por lingva lertiĝo sed ankaŭ por kritike ekzameni la veran staton de la movado en tiu ĉi mondparto.

 

    Ĉiuj prelegoj estas filmataj fare de la jam menciita Miaohui, kaj oni anoncis, ke ili estos spekteblaj ĉe aparta rubriko de la Esperanto-sekcio de la Ĉina Radio Internacia (http://esperanto.cri.cn/other/amo/index.htm).

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments