El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis geomorfologiajn bildojn fotitaj de la satelito "Alt-distingivo n-ro 1"

| 2014-08-18
Bookmark and Share


Geomorfologia mapo ĉe la urbo Dunhuang de Jiuquan, Gansu

 


Geomorfologia mapo ĉe la rivero Luohe de Huangling-gubernio en Yan'an de Shaanxi  

 


Geomorfologia mapo ĉe la urbeto Lop Nor en Shanshan-gubernio de Xinjiang  

 

    La 16-an de aŭgusto la Ŝtata Administracio de Scienco, Teknologio kaj Industrio por Nacia Defendo publikigis grupon da fotoj kun alta distingivo observitaj kaj fotitaj de la satelito "Alt-distingivo n-ro 1". La fotoj montris geografian kaj geomorfologian trajtojn de Ĉinio. Ili estis komponitaj el mult-spektraj bildoj kun 8-metra distingivo kaj tiuj kun 16-metra distingivo.

 

    Aprile de 2013 en Jiuquan de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio estis pafita la satelito "Alt-distingivo n-ro 1". Ĝi portanta 6 fotilojn havas apartan avantaĝon por fari larĝajn observadon al la tersurfaco kaj kontroladon pri ĉirkaŭaĵoj.

 

    La publikigitaj 10 fotoj enhavas geografiajn kaj geomorfologiajn bildojn de la urbeto Lop Nor en la gubernio Shanshan de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, tiujn de la gubernio Akesai en Jiuquan de la provinco Gansu kaj tiujn de la rivero Luohe en la gubernio Huangling de Yan'an de la provinco Shaanxi. Laŭ konigo de rilataj fakuloj, per tiuj multkoloraj fotoj oni povas pli bone distingi malsamajn geomorfologiojn kaj topografiojn.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments