El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Orienta Esperanto-Seminario okazis en Xi'an

| 2014-08-18
Bookmark and Share

    La 17an de aŭgusto en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco, inaŭguriĝis la Orienta Esperanto-Seminario (AMO3). Sume 70 homoj aliĝis al la seminario kaj 65 homoj ĉeestis al la inaŭguro de la seminario.

 

    Sinjoro Huang Yinbao prezidis la matenan malferman ceremonion kaj prezentis detalajn informojn pri la seminario. Poste la reprezentantoj el diversaj esperantaj asocioj kaj organizoj faris salutajn parolojn.

 

    De la posttagmezo de la 17a ĝis la 22a de aŭgusto, preskaŭ 30 prelegoj, ekzemple, "esperanta konsciigo kaj movado", "kapabligo kaj edukado", "praktiko de Esperanto" kaj "historio kaj literaturo" prezentiĝos al la ĉeestantoj.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments