de ZHENG YUEFANG
Nang, la plej populara manĝaĵo en Xinjiang |
Preskaŭ ĉiuj povas fari Nang en Xinjiang |
Nang en Xinjiang jam multajn jarojn antaŭe nomiĝis "hu pano" aŭ "lu pano". La ĉefa materialo por fari Nang estas faruno, en kiu oni metas malmulte da salo kaj akvon. Post 20-minuta fermentado, oni rulpremas ĝin en rondan formon, kun dika rando kaj maldika mezo. Oni laŭorde metas akvon kaj sezamon sur la pano kaj poste ĝin metas en rosta kavo.
Oni uzas fermentitan farunon por fari Nang
Aimanke en rosta kavo
La plej granda Nang estas "Aimanke" kun la diametro de 40 ĝis 50 centimetroj. Bezonante 1-2 kilogramojn da faruno, ĝi honore nomiĝas "Reĝo de Nang". La plej malgranda Nang havas la grandecon kiel tason; alia Nang havas la diametron je 10 centimetroj kaj la dikecon je 5-6 centimetroj kun truo en la mezo. Ĝi estas la plej dika Nang, kiu fakte havas multajn specojn kaj diversajn ingrediencojn. Tre gravas, ke nur pano preparita en rosta kavo estas nomita Nang. Alia pano, malgraŭ simila formo kiel Nang, ne povas esti tiel nomata.
Nang estas tre grava por ĉiuj de la Ujgura Nacio
La vorto Nang venis el la persa lingvo. "Hu pano" estas unu el ĝiaj eksaj nomoj (en la historio de Ĉinio, oni ofte vokis tiujn, kiuj venis el aliaj landoj, per la vorto "hu"). Laŭ historio, "hu pano" venis al Ĉinio en Han-dinastio kaj rapide fariĝis populara manĝaĵo. Simple farita, kunportita kaj konservita, ĝi estis la plej bona manĝaĵo por vojaĝantaj komercistoj. Laŭlonge de progreso de la socio kaj disvolviĝo de la produkto, plimultis la specoj kaj pli altis la kvalito de Nang.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong