La unua portempa hospitalo ekfunkciis en la tertreme plagita loko
La unua portempa hospitalo en la tertreme plagita loko
En transportado de medikamentoj al la portempa hospitalo
La 13-an de aŭgusto en la vilaĝo Longtoushan de la gubernio Ludian, kie okazis granda tertremo antaŭe, oni ekfunkciigis la unuan portempan hospitalon por kuraci vunditojn komence de la 15-a de aŭgusto. Post la tertremo, falis la centra hospitalo en la vilaĝo kun ĉiuj medicinaj ekipaĵoj rompitaj.
Nun en la tertreme plagita loko, malseriozaj vunditoj ricevis kuracadon en portempaj kuracejoj kaj aliaj serioze vunditaj homoj estis transportitaj al pli grandaj hospitaloj en najbaraj urboj. La portempa hospitalo ekkonstruiĝis en la 9-a de aŭgusto kaj finiĝis en la 13-a de la kuranta monato. Tiu nova hospitalo kun la areo de 3 mil kvadrataj metroj, 48 malsanulaj ĉambroj kaj 50 litoj povas akcepti 50 malsanulojn kaj kuraci 150 malsanajn homojn.
La loka registaro elsendis kuracistojn, flegistojn kaj progresintajn ekipaĵon por helpi la hospitalon en kuracado de vunditoj kaj malsanuloj.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong