El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Kulturaj Heredaĵoj>

La ruino de la urbo Suoyang

| 2014-08-14
Bookmark and Share


La ruino de la antikva urbo Suoyang  

 


Ruino de la ekstera urbomuro 

 


Ruino de la interna urbomuro 

 


Ruino de alarmofajra teraso 

 


Neĝpejzaĝo de la urbo Suoyang 

 


Antikva puto en la ruino 

 


Restaĵo de ramita konstruaĵo 

 


Suoyang, speco de sovaĝa drogherbo, ankaŭ nomata "dezerta ginsengo", ĝi havas la nomon ĝuste pro sia abunda produktado ĉirkaŭ la urbo. 

 

    La ruino de la urbo Suoyang estas unu el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio kiel monda kultura heredaĵo.

 

    La ruino troviĝas en Suoyang sub la gubernio Guazhou de la urbo Jiuquan en la provinco Gansu de okcidenta Ĉinio. Ĝi estis grava urbo en la Gansu-a Koridoro -- gorĝa parto de la antikva Silka Vojo.

 

    La ruino kovras la restaĵojn de la antikvaj urbomuro, rivero, templo, tombejo kaj terkulturejo, tie estas ankaŭ la plej bone konservataj milita defendsistemo kaj irigacia sistemo.

 

    La antikva urbo havas du partojn: internan kaj eksteran. Ĉiuj urbomuroj interna kaj ekstera estas ramitaj el tero. La ekstera parto de la urbo kun areo de 800 mil kvadrataj metroj kaj alta urbomuro ĉirkaŭas la internan; la interna parto areas je 280 mil metroj, havas urbomuron 7.5 metrojn larĝan sube kaj 4.6 metrojn larĝan supre. En la urbo restas multaj teramasoj, domruinoj kaj aliaj konstruaĵoj, kaj videblas ĉie porcelanaĵaj pecoj, moneroj de la dinastio Tang (618~907) kaj aliaj antikvaĵoj. Ekster la urbo, troviĝas 6 antikvaj urboj kiuj estis konstruitaj en la periodo de la dinastio Han (202 a.K~220) ĝis la dinastio Tang. Iliaj bona konservado kaj riĉaj restaĵoj estas rare videblaj en la mondo.

 

    Antikve, ĉirkaŭ la urbo estis vasta oazo. Kaj nun, la ruino kaj la ĉirkaŭa natura medio estas la specimeno de la dezertiĝo de okcidenta Ĉinio en antikveco. Pro la kulturaj restaĵoj de la Silka Vojo kaj la apartaj vidindaĵoj de la dezerto, la ruino de la antikva urbo Suoyang fariĝis fama turisma celo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+