El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nobel-premiito Naipaul venis al Ŝanhajo

| 2014-08-14
Bookmark and Share


Vidiadhar Surajprasad Naipaul (meze) en la ceremonio 

 


La ĉinlingva versio de la libro A Bend In the River  

 

    La 12-an de aŭgusto Vidiadhar Surajprasad Naipaul, fama brita verkisto kiu ricevis la Nobel-premion pri Literaturo en la jaro 2001, vizitis Ŝanhajon por partopreni en la ĉi-jaran libro-foiron. En la foiro li ĉeestis al la ĉinlingva eldona ceremonio de sia libro A Bend In the River (Kurbiĝo en la Rivero) kaj faris aplaŭdigan prelegon.

 

    La libro reprezentas la nivelan pinton de ĝia verkanto, ĝi, sub la nestabila fono de la Post-kolonia Erao en Afriko, per la buŝo de iu hinddevena butikisto trankvile eldiris la faktojn kiujn oni ne volis rigardi, konsenti kaj priparoli: Post la sendependiĝo, la popolanoj de Afriko eĉ trafis pli fortajn kaj multajn katastrofojn ol tiam kiam ili vivis dum la kolonia periodo.

 

    En la ceremonio, li diris: "Se vi diligente verkas kaj atente verkas, tio signifas ke vi skribas la futuron. La nunon kion vi skribas estas la futuron kion vi vidos. Tio estas nur maniero por observi la mondon, kaj same la maniero per kiu mi verkas, mi ĝuste tiel verkis A Bend In the River."

 

    Oni samtempe lanĉis la alian gravan libron verkitan de li, ĝi estas la ĉinlingva The Writer and the World: Essays (La verkisto kaj la Mondo: Eseoj). La libro kolektis kulturajn eseojn de Naipaul verkitajn dum lia 40-jara vojaĝado de la jaro 1960 ĝis la jaro 1990. Ili estas fontoj de liaj klasikaj verkoj.

 

    En la jaro 2001 la komitato de la Nobela Premio diris, ke "...lia verko kunfadigis la rakonton de forta travidpovo kun esploron de senŝancela persistemo, tio estas la motoro kiu puŝas nin trovi la veron el tortiĝa historio..." Liaj verkoj plejparte estas noveloj kaj vojaĝnotoj, liaj A Bend In the River kaj A House for Mr Biswas estis enmetitaj en la liston de la 100 Plej Bonaj Libroj de Moderna Biblioteko.

 

    En sekvaj tagoj, Naipaul ĉeestos al la programeroj de la Internacia Literatura Semajno en Ŝanhajo kaj faros diskutojn kun Mai Jia, fama ĉina verkisto. Krome, en la 17-a de aŭgusto li pasigos la 82-an datrevenon de sia naskiĝtago en Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments