El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-organizoj>

Rondo Verdulo

| 2014-08-11
Bookmark and Share

    "Rondo Verdulo" estas Esperanto-rondo, kiu estas fondita de Seula Esperanto-Kulturcentro en 2013 por pliprofundigi nian amikecon edukocele kaj utiligocele pere de Esperanto. Ĝiaj membroj estas esperantistoj, kiuj plene regas la "Ducent Frazojn", kiuj troviĝas en la "Baza Lernolibro de Esperanto" verkita de LEE Jungkee, prez. de SEK. Por la rondo li okazigis kvar invitprelegojn el eksterlandoj.

 

    1) La 1-a Rondo Verdulo (2013.10.28.): S-ro Yamasita Tosihiro (Belmonto) el Japanio prelegis pri "Ĝermaj etapoj de japana E-movado".

 

    2) La 2-a Rondo Verdulo (2014.1.16.): D-ro Gabor Markus el Hungario prelegis pri "Kiel Esperanto riĉigis mian vivon?" kaj "Kiel mastri nian vivon?"

 

    3) La 3-a Rondo Verdulo (2014.4.23.): S-ino Huĝimoto Hideko el Japanio prelegis pri "Prezentado de japana te-ceremonio".

 

    4) La 4-a Rondo Verdulo (2014.5.26.): S-ino Ilia Dewi (prez. de Indonezia E-Asocio) prelegis pri Indonezio kaj Esperanto-movado de la lando.

 

Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments