El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis somera tendaro de orfoj

| 2014-08-11
Bookmark and Share


Peng Liyuan (la dua de maldekstre) kaj infanoj 

 


Ĉeestantoj de la tendaro  

 

    La 8an de aŭgusto en Beidaihe en la provinco Hebei, norda Ĉinio, malfermiĝis Amo sub la Suno -- somera tendaro por orfoj kaŭzitaj de aidoso. Peng Liyuan, bonvola ambasadoro por preventado de aidoso, elektita de la Monda Organizaĵo por la Sano, ĉeestis en la malferma ceremonio.

 

    La tendaro estis kunorganizita de la Ĉina Asocio pri Prevento kaj Regado de Seks-Transmisiita Malsano & Aidoso kaj la Ĉina San-eduka Centro. Krom ekskursoj estas ankaŭ edukado pri karaktero kaj psikologia apogo dum kvin tagoj por ke la partoprenantoj ĝuste pritraktu malfacilojn kaj malsukcesojn, alfrontu defiojn per sana kaj pozitiva sinteno kaj estu honestaj, psikologie fortaj, amoplenaj kaj respondecaj.

 

    En la tendaro partoprenas pli ol 90 homoj, inkluzive de 50 orfoj kaj instruistoj el Anhui, Shanxi, Hebei kaj aliaj ses provincoj, la Ĉina Centro por Regado kaj Prevento de Malsanoj, Fondaĵo de Bill & Melinda Gates, Pechoin-a Amoprojekto de Batalo kontraŭ Aidoso kaj lokaj infanoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments