El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Diversaj aspektoj de Kanado- Miaj spertoj dum NASK (1)

| 2014-08-08
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    En la lasta jaro mi iris partopreni la Universalan Kongreson en Rejkjaviko por anonci al la esperantista mondo, ke mi laboras en Pekino kiel profesia esperantisto. Dum tiu restado en Islando mi ekhavis alian ideon, ke nun mi devas trovi okazojn por vojaĝi eksterlanden (t.e. ekster Ĉinion) laŭ invitoj. Fakte tian okazon ĝis nun mi ne havis, se oni forgesu pri mia unua vojaĝo eksterlanden, fakte al Ĉinio en 1984, estis laŭ invito.

 

    Kiel decidiĝis, ke mi instruu ĉe NASK?

 

    Mi cerbumis kiaj esperantaj aranĝoj afablus min inviti. Unu el la unuaj eventoj, kies nomo venis en mian kapon, estis ĝuste NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro; vidu mian "oficialan" raporton pri ĝi ĉi tie).

 

    La kursaro estis tre populara inter japanaj esperantistoj dum la 1980-aj jaroj. Eĉ oni organizis apartan karavanon el Japanio por partopreni la Esperantan somerlernejon, kiu siatempe ĉiam okazis en la Sanfranciska Ŝtata Universitato. Bedaŭrinde post ĝia formigro el tiu universitato ne plu estis granda interesiĝo pri ĝi en la japana Esperanto-komunumo.

 


Ellen, staranta, dum la posta Usona-Kanada Kongreso 

 

    Do jam en Rejkjaviko mi turnis min al Mark Fettes kaj Orlando Raola por enketi pri la eblo de mia eventuala instruado. Ilia reago ne estis malbona, kaj en aŭtuno mi ricevis inviton de Ellen Eddy, la administrantino de NASK, instrui en la sekva kursaro.

 

    Dum la tuta periodo de ĝia ekzistado NASK ĉiam okazis en Usono. Sed por la unua fojo en 2014 oni decidis okazigi ĝin en Kanado – pli precize en ĝia okcidenta provinco Brita Kolumbio, en la urbo Viktorio. Mi demandis min, ĉu Dio aŭ Ĉielo (dirite ĉinisme) tiom ne deziras, ke mi iam estu en Usono. Sed ŝajne Kanado estas bela lando, kaj ankaŭ ĝin mi neniam vizitis. Do, mi pretiĝis por Kanado!

 

    Ĉina aspekto de Kanado

 

    Unue de Pekino al Vankuvero mi flugis – la flugado daŭris 11 horojn. Sed ial la ekflugo el Pekino malfruiĝis eĉ je 2 horoj. Alveninte al Vankuvero mi devis stari en vico por ricevi novan flugbileton, ĉar la aviadilo al Viktorio, kies seĝon mi mendis, estis longe antaŭe forfluginta.

 

    En la flughaveno de Vankuvero frapis min, ke ĉiuj ŝildoj estas skribitaj en la angla, en la franca kaj en la ĉina! En la flughaveno mem mi povis vidi multajn orient-azianojn, el kiuj plimulto – mi supozas – estas ĉinoj. Mi ja aŭdis, ke en Vankuvero estas granda komunumo de ĉinaj studentoj kaj elmigrintoj.

 


Trilingva ŝildo en la flughaveno de Vankuvero 

 


Surskribo en la ĉina ĉe bank-aŭtomato 

 

    Post mallonga flugado mi atingis, kompare kun tiu de Vankuvero, malgrandan flughavenon de Viktorio. En tiu ĉi flughaveno la ŝildoj estis nur dulingvaj: mankis la ĉina. De tie mi prenis navedan aŭtobuson. Por iri al la Universitato de Viktorio, kie okazos NASK, mi devis survoje ŝanĝi aŭtobuson. Tiam la pasaĝeroj fariĝis nur du: aspekte certe orient-azia junulino kaj mi. Montrĝis, ke ŝi venis el Taiwan, kaj mi daŭrigis paroli kun ŝi en la ĉina.

 

    En la universitato mem abundis ĉinaj gestudentoj, el kiuj multaj venis por partopreni en someraj kursoj de la angla. Dum NASK iu evidente ĵus alveninta ĉina studentino demandis min en la ĉina pri iu loko, sed mi povis nur respondi: "Mi estas vojaĝanto ĉi tie. Mi ne scias". Ankaŭ kelkaj NASK-anoj ricevis similajn demandojn de ĉinoj.

 

    Emfazo de la indiĝenaj popoloj

 

    Alia aspekto de Kanado, kiu tiris mian atenton, estis, ke oni emfazas la fakton, ke la lando apartenis al la indiĝenoj. Aŭ almenaŭ multe pli ol mi antaŭvidis. En diversaj lokoj ni trovas simbolojn, kiuj memorigas pri tio. Ekzemple oni reproduktas totemojn aŭ totempalisojn de la indiĝenoj, en Kanado nomata First Nations -- do "la unuaj nacioj" aŭ "la unuaj popoloj", ĉu? Mi poste tamen informiĝis, ke starigi totempalisojn estas la kutimo de "la unuaj popoloj" nur en okcidenta parto de Kanado, kaj en orienta parto de la lando oni malfacile trovas ilin.

 


Granda desegnaĵo de totemo en la flughaveno de Vankuvero 

 

    Estis des pli bedaŭrinde, ke mi ne havis okazon viziti ekspozicion pri la indiĝenaj lingvoj de Kanado okazanta samtempe kun NASK en loka muzeo. Nur pli poste, dum la Komuna Usona-Kanada Kongreso estis ŝanco aŭskulti prelegojn rilatajn fare de Paul Hopkins, kiu havas doktorecon en tiu kampo. Mi mem povis ĉeesti en lia prelego pri la "ĉinuk-ĵargono", piĝina lingvo ĝuste en nord-okcidenta parto de norda Ameriko. Lian alian prelegon pri la saniĉa lingvo (unu el multaj indiĝenaj lingvoj) mi maltrafis, ĉar samtempe okazis ankaŭ mia prelego.

 

    Idilia etoso en kaj ĉirkaŭ la universitato

 

    Fakte pro mia pli frua vojaĝplana eraro mi alvenis al la unversitato eĉ du tagojn antaŭ la komenciĝo de NASK, dum fakte la instruistoj estis petitaj alveni nur unu tagoj pli frue. Kiam mi atingis la universitaton estis sabate vespere, kaj kelkaj vendejoj, kiuj sin trovis proksime de la universitato, jam estis fermitaj. Pro tio mi "ekskursis" al granda superbazaro je 30-minuta piedira distanco for de la unviersitato.

 


Miaj aĉetaĵoj post la "ekskurso" al superbazaro 

 


Cervo ripozanta sub mia fenestro 

 

    Mi estis surprizita, ke ĉiuj diras al la ŝoforo thank you (dankon). Tio absolute ne okazas en Pekino, nek en Tokio. Sed tio eble simbolas la idilian etoson de tiu ĉi regiono – mi rememoris, ke la samo frapis min per surprizo, kiam kiel studento mi vizitis iun mezgrandan urbon en Japanio. Ankaŭ en Ĉinio en malpli grandaj urboj povus esti simila elmontro de ĝentileco, kiun oni ne povas eĉ imagi en grandegaj urboj .

 

    Alia idilia etoso, kiu surprizis min, estas la ĉeestoj de cervoj ŝajne vivantaj nature en la universitato kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Foje vekiĝinte matene kaj de la fenestro elrigardante, mi trovis cervon ripozantan ĝuste sub mia fenestro. Mi loĝis, cetere, sur la dua etaĝo (ĉi tie mi kalkulas etaĝojn ekde la unua, kaj ne la ter-etaĝo). Kiam mi vokis ĝin, ĝi turnis sian kapon kaj komprenis, ke mi ne povas elveni por ataki ĝin (... por tio mi devus salti de mia loĝ-ĉambro!). Sed tro multajn fojojn ripete mi vokis la beston, tiel ke ĝi ĝeniĝis kaj malrapide foriris.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments