El Popola Ĉinio>头条新闻>

Egiptio planas konstrui novan kanalon ĉe Suezo

| 2014-08-08
Bookmark and Share


Birdrigardo al la Sueza Kanalo  

 

    Laŭ la informoj de ĉina amaskomunikilo publikigita en la 6-a de aŭgusto, Egiptio anoncis, ke la lando konstruos novan kanalon ĉe Suezo, la konstruado postulos 4 mil milionojn da usonaj dolaroj kaj eble estos finita plej frue en 3 ĝis 5 jaroj. La nova kanalo estas parto de la plano de Egiptio pri vastigo de la sueza haveno kaj de la ekipaĵoj por ŝipa transportado.

 

    Abdelfattah al Sisi, prezidento de Egiptio, diris, ke konsiderante la sekurecon, la konstruado estos kontrolita sub la egipta armeo kontraŭ la minaco de armito kiu sin kaŝas en la duoninsulo Sinajo ĉe la kanalo.

 

    La kanalo Suezo kun la longo je 163 kilometroj kunligas la Mediteraneon kaj la Ruĝan Maron, dum la pasintaj 145 jaroj, ĝi estis la plej rapida vojo inter Eŭropo kaj Azio.

 

    La kanalo Suezo portas al Egiptio ĉiujare enspezon ĉirkaŭ 5 mil milionoj da usonaj dolaroj, ĝi funkcias kiel gravan financan fonton por la lando. Egiptio esperas multigi homfluon de Suezo per la nova kanalo por altigi ĝian internacian influpovon ke ĝi fariĝu ĉefan centron de internacia negocado.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments