El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 10-a Azi-Pacifika Harmonika Festivalo okazis en Hangzhou de Ĉinio

| 2014-08-05
Bookmark and Share

=
300 geknaboj el Zhejiang-provinco harmonike ludas la kanton La Okcidenta Lago Bonvenigas Vin en la inaŭguro de la 10-a Azi-Pacifika Harmonika Festivalo. 

 


Element-lernejanoj el Hangzhou en ludo de harmoniko 

 


La harmonika orkestro el Hongkongo en ludo de harmoniko  

 

    De la 2-a ĝis la 4-a de aŭgusto la 10-a Azi-Pacifika Harmonika Festivalo okazis en Hangzhou, Zhejiang-provinco de Ĉinio.

 

    La Azi-Pacifika Harmonika Festivalo estas unu el la plej grandaj harmonikaj agadoj en la Azi-Pacifika regiono eĉ en la mondo. La 1-a Azi-Pacifika Harmonika Festivalo okazis en Taibei en la jaro 1996. Post tio la festivalo okazis respektive en Malajzio, Koreio, Japanio kaj Hongkongo de Ĉinio en ĉiu 2-a jaro. Tio estas la 2-a fojo por Hangzhou gastigi la festivalon post gastigo de la 7-a Azi-Pacifika Harmonika Festivalo en la jaro 2008.

 

    En la 10-a Azi-Pacifika Harmonika Festivalo partoprenis pli ol 2 mil harmonikaj ludistoj el 7 landoj kaj regionoj de la Azi-Pacifika regiono kaj pli ol 100 famaj ĉinaj kaj alilandaj harmonikistoj kaj edukistoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments