El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pri "lingva justeco en praktiko" simpoziis la ILEI-konferenco

| 2014-08-04
Bookmark and Share

de Mark Fettes

 


Mark Fettes dum la simpozio (Fotoj kompleze de Marija Belošević)  

 

    Lingva diskriminacio, la sorto de minoritataj lingvoj, la utiligo de la reto por subteni ilin, kaj lastatempaj iniciatoj por plivastigi la kapablon legi kaj skribi en latinamerikaj landoj — jen kelkaj el la temoj traktitaj en unutaga simpozio en Montevideo, Urugvajo, la 24-an de julio 2014. (Pri la ILEI-konferenco mem legu la jam aperintajn raportojn 1. kaj 2. -La red.)

 

    La aranĝo okazis kadre de la 47-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kaj origine celis allogi hispanlingvajn fakulojn el la proksimaj universitatoj. En la fino, tamen, ĉiuj kontribuantoj prezentis siajn referaĵojn esperante. La tutan simpozion sekvis ĉ. 30 personoj.

 

    La simpozion malfermis d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA, per kelkaj bonvenigaj vortoj. Laŭ li, la simpozio estos "okazo pensi kune pri tre ampleksa kaj kompleksa demandaro" el diversaj vidpunktoj de esperantistoj kaj latinamerikanoj; "ĝi estas do perfekta maniero inaŭguri jaron, kiu markos la 60-jariĝon de nia kunlaboro kun Unesko."

 

    Fokuso: indiĝenaj lingvoj de Latinameriko

 


Sceno el la simpozio 

 

    Post li la podion prenis d-ro Duncan Charters, usona profesoro kun vasta sperto pri lingvoinstruado kaj interkultura edukado en hispanlingvaj kuntekstoj. Li skizis kvin aspektojn de lingva diskriminacio en Latinameriko, ekde la konataj problemoj de indiĝenaj lingvoj ĝis la malpli konata movado por eduki ĉiujn latinamerikanojn al pasiva kompreno de la "alia" lingvo—la hispana por portugallingvanoj, la portugala por hispanlingvanoj. Ne mankis kritika rigardo al la diskriminaciaj efikoj de la angla lingvo, kiu restas malmulte uzata en la kontinento kaj ofte funkcias ekskludige en sciencaj konferencoj.

 

    S-ro Eduardo Trápani el Urugvajo vigle kaj konvinke rakontis pri la iniciatoj de la retprograma projekto Mozilla, kun kiu li kunlabloras jam dekon da jaroj por esperantigo de ĝiaj produktoj. Laŭ li, la nova sukceso de la projekto, krei rete bazitan poŝtelefon-sistemon por tre malmultekostaj aparatoj, faros grandan kontribuon al la disponigo de interretaj rimedoj al la indiĝenaj popoloj de Latinameriko.

 

    Pri indiĝenaj popoloj parolis interalie ankaŭ s-ino Maritza Gutiérrez González, kunlaboranto de Radio Havano kaj sperta instruisto el Kubo, kiam ŝi rakontis pri la vasta efikeco de Mi ja povas!, instruprogramo el Kubo por baza alfabetigo, kiu atingis jam tri milionojn da latinamerikanoj, ne nur en la hispana sed ankaŭ en pluraj indiĝenaj lingvoj.

 

    Pli ĝenerale pri minoritataj lingvoj en la mondo

 


Komuna foto de la ILEI-konferenco 

 

    La parolon reprenis d-ro Fettes por disvolvi argumenton bazitan sur liaj esploroj kiel profesoro en kanada universitato Simon Fraser. Ekirante de konsideroj pri lingva justeco en Kanado, li prilumis la profundan kaj subtilan influon de "ŝtatocentra pensado" en niaj konceptoj de lingvo kaj justeco, kaj venis en la fino al la funkciado de Esperanto kiel "kosmopolita propedeŭtiko"—t.e. kiel rimedo kiu "helpas trejni la vidkapablon kaj la imagkapablon" per la sperto de komunikado "neŭtrale homa."

 

    Necesis iom da matematikaj konoj por sekvi la prelegon de d-ro Bengt-Arne Wickström, el Humboldt-Universitato, Berlino, pri "La daŭra travivebleco de minoritataj lingvoj en la moderna mondo." Li prezentis simplan sed tre pens-instigan modelon de lingvo-elektado, lingvo-lernado kaj lingvo-transdono, kiu montris ke minoritata lingvo povas stabile pluvivi, nur se sufiĉaj familioj, en kiuj unu el la gepatroj estas "grandlingvano," konscie elektas kultivi dulingvecon en siaj infanoj.

 

    Utilo kaj manko de lingvo-lernado

 


Arboplantado post la solena inaŭguro 

 

    Urugvaja d-rino Sandra Burgues Roca, en vigla kaj riĉe ilustrita prelego, skizis la ŝanĝiĝantan rolon de diversaj lingvoj en "la transmisio de la medicina kono tra la historio," finante per la konstato, ke relative novaj esploroj konvinke montras la pozitivan efikon de lingvo-lernado al la cerba sano.

 

    Kontraste, la lingvopolitikaj esploroj pri Eŭropa Unio de d-ro Michele Gazzola el Italio reliefigis la mankon de lingvokonoj ĉe multaj eŭropaj civitanoj, aparte ĉe la plej malriĉaj sociaj tavoloj. El tio li konkludis, ke ĉiuj proponoj forlasi la oficialan multlingvismon de EU por alternativa sistemo, kun unu ĝis tri oficialaj lingvoj (el la angla, franca kaj germana), estas neeviteble diskriminaciaj kaj ekskludemaj.

 

    Krome kaj same grave

 

    Post aktiviga kaj amuza dumpaŭza prezento de "erarologio" de s-ro Rob Moerbeek el Nederlando, la simpozio finiĝis per simpla kaj elokvanta prezento de s-ro Ismael Ávila el Brazilo pri sia laboro por enretigi la faman rektmetodan kurson Saluton! de Audrey Childs-Mee. Ĉar ĝi estas alirebla por ĉiuj, sendepende la la lingvo de la uzantoj, la kurso celas esti paŝo al pli justa kaj egaleca aliro al lernmaterialoj de Esperanto por ĉiuj retanoj.

 

    Taŭgaj eroj el diversaj prezentoj aperos en Internacia Pedagogia Revuo, la organo de ILEI.

 

El la retejo de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI)

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments