El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Verda Ĉinio" startis en Yantai

| 2014-07-31
Bookmark and Share


Dum la ceremonio de "Verda Ĉinio"  

 

    La 29an de julio en la urbo Yantai de Shandong-provinco en orienta Ĉinio komenciĝis la agado "vojaĝi kun ĉiutagaj necesaĵoj" kadre de la mediprotekta kampanjo "Verda Ĉinio".

 

    Ĉinaj hoteloj multe konsumas ĉiutagajn necesaĵojn, ekzemple dentopastojn, dentobrosojn kaj kombilojn, kaj post unufoja uzo la plejparto el ili estas forĵetitaj, kio kaŭzas malŝparon kaj damaĝas la ekologian medion. La kampanjo alvokas, ke oni laŭeble ne uzu la necesaĵojn liveritajn de hoteloj dum vojaĝo kaj alkutimiĝu al ŝparema vivmaniero.

 

    La kampanjo daŭros tri monatojn de la 29a de julio ĝis la 1-a de novembro. Dume cent urbaj retpaĝaroj de 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj (municipoj) kunlaboros kun lokaj turismaj departementoj kaj invitos dek turismajn agentejojn kaj dek hotelojn partopreni en la kampanjo por diskonigi la ideon de ŝparado kaj alvoki vojaĝon kun ĉiutagaj necesaĵoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments