El Popola Ĉinio>

La UK en Bonaero–Vetero, daŭripova evoluo, radio-parolistinoj...

| 2014-07-30
Bookmark and Share

    Vetero en Bonaero

 

    Wang Shanshan de la Ĉina Radio Internacia (ĈRI,), en la radioprogramo de lundo, la 28-a de julio raportis el Bonaero, ke dum la laŭlandaj salutoj de la solena inaŭguro multaj personoj menciis ĝuste la malvarmon de la vetero. Sed ŝi aŭdis, ke antaŭ la kongreso eĉ estis pli malvarme kaj pluvis. Do, la kongresanaro devas senti sin feliĉaj!

 

    "Nokte la temperaturo povas proksimiĝi al nulo, sed tage estas ĉ. 10 gradoj aŭ iomete pli. Kio estas agrable malvarmeta por nordianoj, estas simple tre malvarme por multaj aliaj," simile notis Jukka Pietiläinen en unu el la kongresaj artikoloj por Libera folio (http://liberafolio.org/). Li tamen aldonis, ke "la veterprognozo por la daŭro de la kongresa semajno enhavas pli varmajn tagojn, eĉ ĝis pli ol 20 gradoj."

 


Obelisko en Bonaero (Fotoj kompleze de KITAGAWA Ikuko) 

 


Plej dekstre sidas KITAGAWA Ikuko. 

 

    Tiu prognozo ŝajne trafis, ĉar japana kongresanino, KITAGAWA Ikuko, kiu dum la laŭlandaj salutoj eldiris "varmegan saluton el varmega Japanio" aŭ simile, skribis al ni, ke "ĉi tie regas tre milda vintro, la vetero estas agrabla".

 

    Prelegoj, la festparolado kaj parolistinoj

 

    La japanino krome rakontas, ke estas interesaj por ŝi lekcioj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), precipe tiuj de junaj prelegantoj. Kvankam ekster la kadro de IKU, ŝi ricevis same tre pozitivan impreson pri la prelego de Alvaro Motta el Brazilo, kiu marde matene prelegis pri la daŭripova ekonomio. Jen temo kongrua al la nuna UEA, kies prezidanto pledas por situigo de Esperanto kiel afero por la daŭripova evoluo.

 


Alvaro Motta dum prelego  

 


"Tutmonda varmiĝo" 

 

    Ankaŭ Barbara Pietrzak, malgraŭ okupateco kiel UEA-estrarano, produktas specialajn programerojn pri la kongreso surloke por la Pola Retradio (http://pola-retradio.org/). Supozeble la festparolado de Mark Fettes estis unue disaŭdigita al la mondo el ŝia radio per la elsendo de la 28-a de julio, kvankam nun la plena teksto estas legebla ĉe [http://pt.slideshare.net/revuo_esperanto/festparolado-mark-fettes] aŭ, se vi loĝas en lando, kie ne eblas viziti tiun lokon...kiel mi, ĉe la retejo de ĈRI Festparolado de  la Prezidanto de UEA.

 

    Dum Barbara verŝajne restos en Bonaero ĝis la fino de la kongreso, Shanshan jam forveturos al Pekino, la 30-an de julio. Tion ŝi anoncis en la radio-elsendo de la antaŭa tago, kiam ŝi specimene aŭdigis pecojn de intervjuoj al/kun Mark Fettes, Veronika Poór (membro de la teamo de Muzaiko, tuttempa radio en Esperanto) kaj Eŭheno Kovtonjuk (prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio). Reveninte al Pekino ŝi redaktos kaj aŭdigos ilin, ŝi promesis.

 

    Nedaŭripova ekonomio?

 

    En sia radioparolo de lundo, la 28-a de julio Shanshan krome rekomendis, ke oni ne ŝanĝu monon en bankoj sed en ne-oficialaj monŝanĝejoj pro aparte favora kurzo proponata tie. Sed pli frue, en interjvuo al la Pola Radio disaŭdigita en la 18-a de julio, Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario, avertis, ke en tiaj ŝanĝejoj oni riskas ricevi falsajn monbiletojn. Li diris, ke dum la kongreso oni klopodos indiki sekurajn ŝanĝejojn kun favora kurzo - espereble tio estis jam farita.

 


Manifestacio sur strato de Bonaero 

 

    Prospero de tiaj ejoj eble ne estas senrilata al la malbone fartanta ekonomio de Argentino. Alia indiko pri tio estas manifestacioj, kiujn laŭ la raporto de Ikuko kongresanoj povas renkonti de tempo al tempo. Kaj eĉ iuj kongresanoj bedaŭrinde estis priŝtelitaj surstrate. Ni kore deziras sekuron al tiuj inter vi, kiuj nun kongresas en Bonaero!

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments