El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 30-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES"

| 2014-07-30
Bookmark and Share

 

    Ĉu vi pretas dediĉi la lastan septembran semajnfinon al E-kulturo, arto kaj scienco?

 

    Ĝuu la duan aliĝperiodon ĝis la 2-a de aŭgusto.

 

    1. Programo de ĉi jara Konfrontoj. Ĝi estos plena de prelegoj, koncertoj, prezentaĵoj kaj elpaŝoj. Indas viziti nian retejon por legi la plenan programon en ĝia aktuala formo.

 

    La granda stelulo de la Miela Vespero estos grupo KAJTO.

 

    Aktualigata programo troveblas en nia retejo. Ni daŭre akceptas program-kontribuantojn kaj premias ilin per 50% rabato de la kotizo.

 

    2. Tria Interlingvistika Simpozio 25-26.09

 

    Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. Indas kombini sian partoprenon en "ARKONES" kun tiu grava evento. Partopreno estas senkosta. Detaloj kaj aliĝo: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html

 

    Interlingvistikaj Studoj: nova starto. Nova starto de la plej kompletaj studoj pri Interlingvistiko, kiu funkcias ekde 1998. En septembro 2014 startos nova grupo. Kandidatoj el la tuta mondo estas bonvenigataj. Postulo: bona kono de E-o (min. nivelo B2) kaj baza kono de E-kulturo, baza diplomo pri superagradaj studoj. Aliĝdato: 15.08.2014. La unua sesio okazos inter la 20-24.09.2014.

 

    Informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html

 

    3. Aliĝo kaj loĝebloj

 

    Eblas aliĝi malmultkoste antaŭ la aranĝo pere de la reta aliĝilo:

 

    http://www.arkones.org/partopreno/aligilo

 

    Kotizoj ekde 15 eŭroj (45 zł por poloj). Pluraj rabatoj!

 

    Loĝigo en Junulargastejo Cinnamon ekde 5 eŭroj inklizive matenmanĝon.

 

    (de Tobiasz Kaźmierski, +31-641010695, http://www.arkones.org)

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments