El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nova Honora Membro de UEA

| 2014-07-29
Bookmark and Share

    En sia unua kunsido sabate la Komitato de UEA elektis la eminentan brazilan esperantiston Gersi Bays (1934) kiel Honoran Membron de UEA. S­ro Bays eklernis Esperanton en 1947 pergermanlingva gramatiko, trovita en la lerneja biblioteko. Li estas membro de UEA ekde 1952 kaj dumviva membro ekde 1978. En 1980 li fondis la eldonejon Fonto, kiu fariĝis unu el la plej gravaj eldonejoj en la historio de Esperanto. Ĝi aperigis plurajn dekojn da libroj en Esperanto, originalaj kaj tradukitaj, i.a. kvar verkojn en la Serio Oriento­Okcidento de UEA (La Luzidoj de Luís Vaz de Camões; Cent jaroj da soleco de Gabriel García Marquez; Antologio latina 1­2, komp. G. Berveling; Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo). Bays verkis ankaŭ mem originalan romanon, La profeto el Pedras (2001).

 

    De 1980 ĝis 2006 li eldonis la beletran revuon Fonto, de kiu aperis 312 numeroj. Ekde 1990 Fonto publikigis la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj. Bays estis administranto­kompostanto de Scienca Revuo en 1978, administranto­eldonanto de la filozofia revuo Simpozio (20 numeroj 1983­1992), kaj kunlaboranto de Monato ekde 1980. Li estis akademiano de 2001 ĝis 2010. En 1996 lia eldonejo Fonto ricevis la FAME­kulturpremion.

 

Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments