El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Kulturaj Heredaĵoj>

La Grotaro de Maiji-monto

| 2014-07-29
Bookmark and Share


Panoramo de la Grotaro de Maiji-monto 

 

    La Grotaro de Maiji-monto estas unu el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio kiel monda kultura heredaĵo.

 


La plej granda budha statuo en la orienta krutaĵo 

 

    La grotaro situas ĉe la urbo Tianshui en la provinco Gansu de okcidenta Ĉinio. Ĝi estas la dua plej granda grotaro sur la Silka Vojo krom la Grotaro Mogao. Antikvaj ĉinoj komencis konstrui ĝin en la periodo de la jaro 384 ĝis la jaro 417, poste oni daŭre ĝin grandigis kaj vastigis. En la periodo de la dinastio Tang (618~907), ĉirkaŭ la jaro 734 okazis tertremo kiu detruis la mezan parton de la grotaro kaj tiel apartigis la grotaron en du partojn: orientan kaj okcidentan.

 


La Domo de Flordisĵetado en la grotaro 

 

    Ĉiuj groto-niĉoj estis ĉizitaj sur la perpendikla montkrutaĵo alta je 20 ĝis 30 metroj kaj larĝa je 200 metroj. Nun tie restas 194 groto-niĉoj, el kiuj 54 troviĝas en la orienta krutaĵo kaj 140 en la okcidenta. Ili entenas pli ol 7800 budhajn statuojn argilajn, argilajn kun ŝtona interno kaj ŝtonajn. La plej granda statuo, nomata "la Budho de Orienta Krutaĵo", altas 15.8 metrojn, dum la plej malgranda nur 10 centimetrojn. Tie estas ankoraŭ freskoj kun la totala areo je pli ol 1000 kvadrataj metroj.

 


Bodisatvaj statuoj el agrilo

 

    Se oni nomas la Grotaron Mogao "halo de freskoj", do la Grotaro de Maiji-monto povas esti la halo de skulptaĵoj. La grotaro famiĝis ĝuste pro ĝiaj argilaj artaĵoj kiuj sisteme prezentas la evoluon kaj ŝanĝiĝon de tiu ĉi arto. La plej elstara karakterizo de tiuj argilaĵoj estas iliaj sekulareco kaj han-nacieco. Escepte de kelkaj pli fruaj verkoj, preskaŭ ĉiuj statuoj malsupren rigardantaj havas afablan mienon; kaj, laŭ la korpoformo kaj vestaro de la statuoj faritaj post la 6-a jarcento, evidentas ke la fremda influo estis jam tute forlasita, la statuoj montras klare la trajton de la nacio Han.

 


Fresko kun han-a karakterizo 

 

    La plej granda konstruaĵo de la grotaro estas Domo de Flordisĵetado de la 4-a groto. Ĝi estas la plej granda groto farita imite al tradicia ĉina konstruaĵo. Ĝi situas supre de la menciita plej granda statuo sur la orienta krutaĵo, je 80 metroj for de la tersurfaco. Ĝi en palaca strukturo havas 7 ĉambrojn kaj 8 kolonojn, altas 9 metrojn, larĝas 30 metrojn kaj profundas 8 metrojn; ĝi havas antaŭan parton de koridoroj kaj internan parton de ĉambroj; ĝiaj ĉiuj konstruaj konsistigaĵoj estas delikate ĉizitaj.

 

    Budhismo enkondukiĝis en Ĉinion laŭ la Silka Vojo, kaj la abundaj realaj objektoj pri religio, arto kaj arkitekturo en la Grotaro de Maiji-monto liveras al la posteuloj riĉajn materialojn por la studado pri budhisma historio en Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+