El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nova energio kaj nova espero en la urbo Chengdu

| 2014-07-28
Bookmark and Share

de Pradip Ghimire

 


Ĝoja kunfotiĝo de ni ĉiuj

 

    Vespere de la 3a de julio mi aviadile atingis la urbon Chengdu el Nepalo. Bonŝance tiu tago estis Ĵaŭdo. Mi estis akceptita en la flughaveno de Chengdu de s-ro Ĉigo, loka esperantisto kaj ni tuj direktiĝis al la kursejo kun mia peza valizo. Mi estis bonvenigita de lernantoj en la kurso. Malgraŭ multaj laboroj, Xu Jie, mia amiko, insiste gvidis la kurson, pri tio mi fieras pri la laboroj fare de li.

 

    Lastaj semajnoj mi havis ŝancon ĉeesti la kurson kaj helpi lian instruadon. 12 lernantoj vigle lernas Esperanton, ĉiuj el ili estas lokaj gejunuloj. Ĉiuĵaŭde, je la 18:30 la kurso komenciĝas kaj daŭras ĝis la 21:30. Lernantoj uzas la lerno-libron pri rekta metodo lerni la lingvon.

 

    Fakte Xu Jie estas angl-lingva tradukisto, li estas ŝatata de ĉiuj pro lia helpemo, laboremo, gastaemo kaj afablo. Li neprofiteme helpas niajn samideanojn kaj ofte gastigas esperantistojn kiu vizitas lian urbon.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments