El Popola Ĉinio>

Inaŭguriĝis la 99-a UK en Bonaero

| 2014-07-28
Bookmark and Share

Teksto de Jiang Limin kaj fotoj de Sun Mingxiao (Semio)

 


En la inaŭguro de la 99-a UK 

 


Salutas Jiang Limin nome de la Ĉina Esperanto-Ligo. 

 


Laborantoj de El Popola Ĉinio kaj ĈEL ĝoje kunfotiĝas post la inaŭguro kun alilandaj esperantistoj 

 

    En la 27a de julio la 99a UK inaŭguriĝis en Bonaero, ĉefurbo de Argentino. S-ro Mark Fettes gvidis la malferman ceremonion. Ingh.Mauricio Macri, urbestro de Bonaero, kiel altprotektanto de la 99a UK, sendis salutvortojn kaj bonvenigis ĉiujn ĉeestantojn el la mondo. Sur la podio sidis estraro de UEA, prezidantoj de TEJO, ILEI kaj AEL. S-ro Mark Fettes prezentis ĉefprelegon per sia ora voĉo. Poste la reprezentantoj de E-asocioj el 56 landaj faris mallongajn salutparolojn unu post alia.

 

   Antaŭ la inaŭguro s-ro Fang Zhenghui, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj direktoro de la ĉina delegacio, intervidiĝis kun respondeculoj de la bonaera registaro kaj estraranoj de UEA. 

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments