El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 3-a Internacia Ekspozicio de la Ĉina Arta Instituto pri Gravurado de Sigeliloj

| 2014-07-28
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de ZHANG SHUANG

 


Luo Pengpeng parolas en la inaŭguro de la ekspozicio. 

 


En la eksponejo 

 


Vekoj de Luo Pengpeng  

 

    La 25-an de julio inaŭguriĝis en la Ŝtata Arta Muzeo de Pekino la 3-a Internacia Ekspozicio de la Ĉina Arta Instituto por Gravurado de Sigeliloj. La ekpozicio estis aranĝita de la Ĉina Akademio de Artoj. En la inaŭgura ceremonio s-ino Luo Pengpeng, direktoro de la instituto, faris prelegon kun la titolo "La senlima universo en spirito".

 

    La antaŭaj du ekspozicioj donis bonan impreson al la vizitantoj. La ĉi-foja ekspozicio estas grava montrado de la ĉina arto pri gravurado de sigeliloj al la mondo kaj estas ankaŭ interŝanĝo pri arto de sigelilo-gravurado inter Ĉinio, Japanio kaj Koreio. La eksponaĵoj enhavas verkojn de pli ol 100 sigelilo-gravuristoj el Ĉinio kaj aliaj landoj. La verkoj montris stilojn kaj trajtojn de artoj el malsamaj landoj. Ili temas ĉefe pri poemoj kaj aforismoj. Inter la eksponaĵoj estas ankaŭ iloj por gravurado kaj presado.

 

    La verkoj de ĉiu artisto konsistas el materialo de gravurado, projektaĵo de sigelilo-gravurado, verko, subskribaĵo kaj kaligrafaĵo. Tiuj verkoj montris ne nur la belecon de sigelilo-gravura arto, iliaj teniloj kaj iliaj materialoj, sed ankaŭ profundan lertecon de sigelilo-gravuristoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments