El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ekspozicio pri Esperanto en la Insulo de la Rozoj

| 2014-07-28
Bookmark and Share


La Insulo de la Rozoj kaj ĝia ambasadoro sur akvo-skioj. 

 

    La "Libera Teritorio de la Insulo de la Rozoj" estis la unua, kaj ĝis nun la sola, sendependa Ŝtato en la mondo, en kiu Esperanto estis la oficiala lingvo. Ĝi estis artefarita insulo konstruita de la itala inĝeniero Giorgio Rosa (lia familia nomo signifas "Rozon") dum la sesdekaj jaroj en la Adria maro inter Italio kaj Jugoslavio, je 500 metroj for de la italiaj teritoriaj akvoj. Laŭ la inĝeniera vidpunkto la konstruplano de la insulo estis tute avangarda, kaj ankoraŭ nun ĝi estas studata ĉe la universitatoj tra la mondo pro ĝiaj elstaraj kvalitoj kaj geniaj solvoj. Sur la platformo estis aranĝita poŝtoficejo kun poŝtmarkoj en Esperanto kun la simbolo de la tri rozoj, kiuj estis efektive uzataj por internacia korespondado. Trinkejo estis realigita por la loĝantoj kaj la eblaj turistoj. Ankaŭ la statuto de la insulo estis verkita en Esperanto, kaj la internacia lingvo estis elektita pro ĝia idealo de paco kaj libera komunikado inter la popoloj.

 


Originaj poŝtmarkoj de la insulo. 

 

    La rezulto de la revo pri sendependa Esperanta Ŝtato bedaŭrinde povis vivi nur 55 tagojn, ĉar la itala registaro decidis ke ĝi devis esti detruota. Italaj militistoj okupis kaj pene detruis tiun bonege konstruitan platformon de la fino de 1968. La lastaj poŝtmarkoj presitaj por la insulo montras tiun detruadon kun la latina frazo "Hostium rabies diruit opus non ideam", kiu signifas en esperanto "La perforto de la malamiko povas detrui la laboron, sed ne la ideon".

 


La direktoro de la muzeo kaj la instruistino de Esperanto.  

 

    En la sesdekaj jaroj la fotisto de la fama itala reĝisoro Federico Fellini donis al ni gravan ateston pri tiu sperto per siaj fotoj. Sed dum jardekoj la historio de la Insulo de la Rozoj falis en forgeson. Nur en la lastaj jaroj dokumentigaj filmoj, libroj, filatelaj artikoloj kaj bildstrioj helpis nin ĝuste rememori tiun gravan utopion pri libereco kaj amo inter la popoloj pere de Esperanto.

 


La Esperanta statuto de la Insulo de la Rozoj.  

 

    La 26an de Julio 2014 okazis en la urbeto Berceto, sur la montaro ĉe Parma en norda Italio, la inaŭguro de granda ekspozicio pri la Insulo de la Rozoj, je la titolo de " L’isola che non c’è " (en Esperanto "La insulo kiu ne estas"). Dumsomere la italaj montaraj urbetoj estas plenplenaj je gastoj kiuj fuĝas el la varmego de la ebenaĵoj. Do Berceto estas tre bona loko por sciigi al la publiko ke iam ekzistis tiu-ĉi fascina insulo kaj samtempe disvastigi Esperanton. Fakte elementa kurso de Esperanto estas antaŭvidita kadre de la ekspozicio. Ni devas danki al la direktoro de la muzeo Pier Maria Rossi de Berceto, D-ro Giuseppe Bigliardi, pro lia pasia rekonstruo de la eventoj de tiu historio en tre detala kaj dokumentita formo, kiu samtempe certe allogas vastan publikon. La ekspozicio daŭros ĝis la 24a de aŭgusto kaj ĝi produktis bonkvalitan dulingvan katalogon de 130 paĝoj en Esperanto kaj en la itala. Dum la unua tago de la ekspozicio eblis ricevi oficialan poŝtan stampon, kiu estas certe bonvena al la multaj filatelistoj. La muzeo esperas havi kontaktojn kun ĉinaj gesamideanoj por povi organizi en la estonto similajn ekspoziciojn pri la ĉina kulturo.

 

Alessandra Madella

Profesia Artkolegio de Kunming

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments