El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Silka Vojo>

Ideo pri la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo

| 2014-07-25
Bookmark and Share


En la 7-a de septembro de 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping faris viziton al Kazaĥio.  

 


En la 10-a de septembro de 2013, Xi Jinping faris viziton al Kirgizio.  

 


La petrola kampo Kashagan en konstruado  

 


En la 15-a de junio de 2014, ekbrulis la flamo en la mezurila stacio de la linio C de la gasa dukto de Centra Azio al Ĉinio en Khorgas.  

 

    En septembro de 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping faris viziton al kvar landoj de la Centra Azio kaj ĉeestis la pintkunvenon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en 2013. En la 7-a, li faris en la Universitato Nazarbayev prelegon kun la titolo "Disvastigi la amikecon inter la popoloj kaj krei pli belan estontecon". En sia parolado, Xi Jinping prezentis sian ideon pri la konstruo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj proponis, ke Ĉinio per nova kunlabor-modelo konstruu kune kun la koncernaj landoj la ekonomian zonon laŭ la Silka Vojo por ke la eŭropaj kaj aziaj landoj intensigu siajn ekonomiajn ligojn, profundigu siajn reciprokajn kunlaborojn kaj disvastigu siajn evoluajn spacojn kun la celo formi iom post iom grandan regionan kunlaboron.

 

    La ekonomia zono laŭ la Silka Vojo estos nove starigita ekonomia kunlabora zono tra Eŭrazio de la okcidenta bordo de la Pacifiko en la oriento al la Balta Maro en la okcidento. Oni povas iom post iom plenumi la fundamentan projekton de la ĉina registaro pri la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo per jenaj paŝoj:

 

    Unue, akceli la komunikadon politike. Diversaj landoj interŝanĝu opiniojn pri la strategio pri la ekonomia disvolvo kaj ellaboru per interkonsiliĝo planojn kaj rimedojn por regionaj kunlaboroj.

 

    Due, akceli la konektadon de vojoj. Malfermi la transportan vojon de la Pacifiko al la Balta Maro kaj formi iom post iom la transportan reton konektantan la Orientan Azion, Okcidentan Azion kaj Suda Azion.

 

    Trie, akceli la glatan komercadon. En la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo vivas entute 3 miliardoj da loĝantoj, pro tio estas unikaj la amplekso kaj potencialo de la tiea merkato. Ĉiuj flankoj devus fari diskuton kaj aranĝon pri antaŭenigo de la komerco kaj faciligo de la investo.

 

    Kvare, akceli la cirkuladon de monoj. Antaŭenigi la realigon de la interŝanĝo kaj reguligo de valutoj kaj plifortigi la kapablon por rezisti kontraŭ financaj riskoj kaj la konkurencivon de la regiona ekonomio en la internacia komunumo.

 

    Kvine, intimigi la rilatojn inter la popoloj. Akceli la amikajn interŝanĝojn kaj socian interagadon de diverslandaj popoloj.

 

    Xi Jinping emfazis ankaŭ, ke "Ĉinio ne strebos por la superregaj rajtoj en la regionaj aferoj nek por krei sferon de siaj influoj." La strategia celo de Ĉinio en la Centra Azio estas "kune kun la centraziaj landoj senĉese plibonigi la reciprokan konfidon, solidigi la amikecon, plifortigi la kunlaboron kaj antaŭenigi la komunajn disvolvon kaj la komunan prosperon."

 

Redaktoroj: Zhuang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+