La kongreso nordamerika: komptakte, bunte, senceremonie
de USUI Hiroyuki
De la 11-a ĝis la 14-a de julio 2014, okazis la Usona-Kanada Komuna Kongreso en Sidnejo, Brita Kolumbio, Kanado. Foje kune kongresi estas tradicio de la landaj asocioj de tiuj du landoj: Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), kiuj ambaŭ fondiĝis dum la 1950-aj jaroj, kvankam la movado en norda Ameriko havas multe pli longan historion.
Mary Winspear Centre (Foto: Jonathan Cooper) |
En 2012 oni krome komencis aranĝi, ke antaŭ la kongreso de Esperanto-USA okazu la Nord-Amerika Esperanto-Kursaro (NASK) en proksima loko por allogi pli da homoj. Ĉi-jare NASK okazis en apuda urbo Viktorio de la 30-a de junio ĝis la 8-a de julio, kiel raportite aliloke en tiu ĉi retejo*. Malsame ol aliaj jaroj, tamen, ĉi-foje inter la du aranĝoj ŝoviĝis AMO-2 aŭ Seminario pri Aktivula Maturigo de la Universala Esperanto-Asocio. La 9-an kaj 10-an de julio, la seminario okupis la saman komunuman centron Mary Winspear Centre, kiun uzis ankaŭ la kongreso**.
La kongres-temo: Montevideo
La temo de la dulanda kongreso estis: Esperanto en norda Ameriko: 60 jarojn post la UNESKO-Rezoluvio en Montevideo. Al tiu ĉi temo estis dediĉita prelego dimanĉe la 13-an, fare de Orlando E. Raola, prezidanto de Esperanto-USA. Oni notu, ke tiu ĉi historia evento estas nun memorigata ankaŭ en la 47-a ILEI-konferenco (19-25 julio, Montevideo, Uruguvajo), sude de la sama kontinento***.
Vendrede, la 11-an, en la kongresa hotelo Travelodge funkciis akceptejo por registriĝo. Dume en la ĉefa kongresejo Mary Winspear Centre, vid-al-vide de la hotelo trans strato, iris estrarkunsidoj de Esperanto-USA kaj Esperantic Studies Foundation (ESF). Vespere la interkona vespero, okazinta en apudhotela taverno, poste spontanee transiris al la interna korto de Travelodge.
(De dekstre) Filipo Dorcas, Mark Fettes, Orlando Raola kaj Paul Hopkins |
Wally du Temple (dekstre staranta) dum la solena malfermo |
Sabate, la 12-an, en la tipe nordamerika etoso de senceremonia sincero okazis la solena malfermo. Karakterize, ĝi okazis en unu el tiuj ordinaraj ĉambroj, kie mankas podio. Do ĝian rolon anstataŭis simple tablo, ĉe kiu sidis kvar personoj: Filipo Dorcas (vicprezidanto de Esperanto-USA), Orlando Raola, Mark Fettes (prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio), komence Wally du Temple kaj poste Paul Hopkins (prezidanto de KEA).
Sed parolis ne nur tiuj posten-havantoj. Unu post alia stariĝis kaj salutis reprezentantoj de diversaj lokaj grupoj ne nur de norda Ameriko sed ankaŭ de Japanio kaj Tajvano de Ĉinio.
Prelegoj: abunde sed ne redunde
Malgraŭ ke la ĉeestantoj nombris nur ĉ. 60, la programo estis sufiĉe bunta, kiel oni povas vidi el jena temlisto de ceteraj prelegoj, kiuj okazis de la 12-a ĝis la 14-a:
-Preter internaciismo al tutmondismo
-La ĉinuk-ĵargono (piĝina lingvo en nordokcidenta parto de norda Ameriko)
-Strategio kaj evoluo de UEA
-Arto de tradukado
-ESF sin prezentas
-Malmultekosta Esperanto-komunikado
-Kial orient-azianoj daŭre montris/as intereson pri Esperanto?
-kurseto pri la saniĉa lingvo (indiĝena lingvo de Brita Kolumbio)
-Bitaj libroj en Esperanto-libroservoj
-Beleco de matematiko
-Du sortoj de la romia imperio
- klarigoj pri kaj ĉantado de Torao
-Esperanto-movado en Ĉinio (demandoj kaj diskutoj)
-KEA sin prezentas
-La Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo
-Hiperteksto kaj elektronikaj idealistoj
-La Universala Homama Asocio
Krome dimanĉe matene okazis preĝo por kristanoj, kaj en kelkaj tempokadroj lud-aktivaĵoj. Laboraj kunsidoj, krom la jam menciitaj vendredaj, inkluzivis aferkunsidon de Esperanto-USA, estrarkunsidon kaj membrokunvenon de KEA, kaj kunsidon de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto.
Tutmondisma muziko, distra vespero kaj fine...
Vespere, la 12-an, en la teatro de Mary Winspear Centre okazis la publika "Somera Koncerto". Aldone al la kongresanaro partoprenis ĝin ankaŭ pli ol 30 lokaj ne-esperantistoj pagante 20 dolarojn. Per sia muzika tutmondismo ravis la aŭskultantaron la loka muzikgrupo Three World (Tri mondoj), kiu konsistis el Brad Prevedoros, Biel Golden kaj Greg Joy. Post ilia ludado oni prezentis la informfilmon pri Esperanto de Sam Green: The Universal Language (La Universala Lingvo).
Bankedo: "Kio estas bongusta?" |
Kantado dum la distra vespero; la laboratino de la komunuma centro kun gitaro |
Dimanĉe, la 13-an, vespere okazis en la komunuma centro bufeda bankedo, kaj tion sekvis aŭkcio de malnovaj esperantaĵoj kaj distra vespero. En la lasta insekvis diversaj prezentaĵoj, eĉ gitarludado kaj dancado de du ĉarmaj denaskaj esperantistinetoj kaj la programero finiĝis preskaŭ duonon post la 10-a. Al la afableco de la komunuma centro por lasi la kongresanojn resti ĝis tiom malfrue aldoniĝis alia afableco de unu el ĝiaj laborantinoj, kiu mem-iniciate venis ludi dum longa tempodaŭro gitaron por akompani kantadon, kvankam ŝi ne estas esperantistino.
Iom post la 11-a antaŭtagmeze, la 14-an, en la same leĝera agrablo finiĝis la kongreso. Menciinde, ke ĉio funkciis esperantlingve. Preskaŭ mankis krokodilado. Pluraj alikontinentanoj, kiuj ĉeestis la kongreson, sentis la atmosferon de la nordamerika Esperantujo, kiu montras pli altan intelektulecon ol aliloke, kvankam samtempe ŝajne pli marĝene de la ĉefa fluo de la ĝenerala socio. Kaj granda parto de la partoprenantoj certe sentis dankemon al la dinamikaj laboroj de Wally du Temple, la hetmano de la loka movado jam de kelkaj jardekoj, kiu mastrumis ĉion leĝere sed samtempe lerte kaj digne.
[Ligoj al rilataj artikoloj]
*NASK: ĉu ree al kresk'?
**Dua AMO-seminario dementis mitojn kaj ekskizis inform-strategion por vasta kontinento
***ILEI-konferenco memore al la Unesko-rezolucio de 1954