El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la 25-a Librofoiro de Hongkongo

| 2014-07-24
Bookmark and Share


Legantoj en elektado de libroj en la lasta tago antaŭ la fermo de la foiro  

 

    La 22-an de julio la 25-a Librofoiro de Hongkongo fermiĝis. En ĝi partoprenis 570 komercistoj el 31 landoj kaj regionoj kaj la vizitantoj al la foiro atingis 1.01 milionojn da hom/fojoj. Laŭ rilata statistiko 120 mil vizitantoj venis ekster Hongkongo.

 

    Dum la ĉi-foja foiro la librospecoj plej ŝatataj de vizitantoj laŭvice estas noveloj (je 58%), literaturaj legaĵoj (je 32%), libroj pri turismo (je 29%), karikaturo (je 20%) kaj legaĵoj por infanoj (je 18%). Krom paperaj libroj, elektronikaj libroj ankaŭ estas ŝatataj de nemalmultaj legantoj.

 

    Dum la 7-taga foiro prelegoj faritaj de famaj verkistoj kaj la "kultura galerio" en la ĉeftema zono allogis al si multajn vizitantojn. La prelego "Kiel mi fariĝis verkisto" far de ĉina verkisto Yan Geling allogis al si ĉirkaŭ mil vizitantoj. Ŝia romano Krimulino Lu Yanshi estis adaptita de ĉina reĝisoro Zhang Yimou al la filmo Reveni Hejmen.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments