El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

"Skombra ĉielo" en Pekino

| 2014-07-23
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

 

 

 

 

 

    Post preskaŭ tri-semajna restado en Brita Kolumbio, Kanado mi revenis al Pekino la 16-an de junio. Mi iris al la lando por instrui ĉe la fama Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK). Mi rakontu pri tiu sperto alian fojon.

 

    Ĉi tie sufiĉas diri, ke Viktorio aŭ Sidnejo, kie mi restadis kaj kiuj estas proksimaj unu de la alia, estis bela naturo: blua ĉielo kaj blua maro. Kaj estis friske: la temperaturo preskaŭ ne atingis 30 celsiajn gradojn.

 

    Malbonŝance, al Pekino ofte mankas simila blua ĉielo. Ĝi nun famiĝas pro intensa aerpoluado. Ofte do la ĉielo estas kovrata per nebulo, fumnebulo aŭ brumo: mi volus okazigi konkurson por elekti la plej taŭgan esprimon en Esperanto por tiu fenonemo… Tamen kiam mi revenis al la ĉina ĉefurbo, ĝi bonvenigis min "varme": foje la temperaturo atingis eĉ 36 celsiajn gradojn! Mi bezonis iom da tempo por adaptiĝi al tia sufoka varmo, sed post kelkaj tagoj ĉio jam normaliĝis.

 

    Tuj post mia reveno al Pekino estis semajnfino. Daŭre estis varme, sed vespere de la sekvinta lundo, la 21-a de julio, la kvalito de la aero fariĝis tre bona. Pro tio sur la ĉielo aperis cirokumuluso aŭ vasta areo da skvamo-formaj maldikaj nuboj: oni foje nomas ilin "skvamaj nuboj" aŭ "skombraj nuboj". La ĉina lingvo uzas la unuan, kaj la japana ambaŭ. Ĉu oni akuzus min pri anglismo, se mi uzas la esprimon: "skombra ĉielo" (mackerel sky)? La vesperaj sun-radioj jen kaj jen petole reflektiĝis sur la "skvam"-nubkampo, sur kiu etendiĝis paŝtel-tuŝa teksaĵo de lumo kaj ombro de diversaj gradoj.

 

    Aliloka ĉielo estas sama ĉielo

 

    De la laborejo survoje hejmen mi elbusiĝis, hazarde rimarkis la belon de la ĉielo kaj haltis por ĝin admiri.

 

    Meteologie apero de tiaj nuboj anoncas alvenon de malalta aerpremo: do, malboniĝon de la vetero. Iuj eĉ diras, ke certaj nub-specoj signalas baldaŭan eĉ tertremon…brrr. Rapida retumado tuj montras al vi, ke japanaj kibercivitanoj obseditaj pri tertremoj tuj panikas je vido de iom strangformaj nubpecoj. Sed tradicie en Japanio "skombraj nuboj" estas mense ligitaj al aŭtuno, kvankam ili aperas ankaŭ en aliaj sezonoj. Aliflanke mia kolegino Wang Lihua diris, ke ili pensigas ŝin pri stepo. Alia urbo, alia moro; alia lando, alia moro.

 

    Sed oni ankaŭ diras: aliloka ĉielo estas sama ĉielo. Post ĉio multaj homoj aprecas la saman belon de la "skombro-ĉielo". Tiuvespere antaŭ miaj okuloj pluraj preterpasantoj elprenis sian poŝtelefonon por foti la ĉielon. Tio rememorigis al mi, ke antaŭ pluraj jaroj mi vidis similajn fotantojn en Tokio, kiam estis aparte bela vesperruĝo koloriganta tieajn ĉielskrapantojn. Ĉi-foje mi mem aliĝis al grupo de foto-improvizistoj.

 

    Kiel atendite, en la posta tago amasiĝis pli da nuboj kaj de tempo al tempo pluvetis. Daŭre la aerokvalito restis bona. Aliflanke estis graulinde, ke en Ĉinio aŭ en najbara lando okazis neniu tertremo.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments