El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dekoj da ĉinaj pentraĵoj estos eksponataj en la ĉefstabejo de UN

| 2014-07-23
Bookmark and Share


En la inaŭgura ceremonio de la ekspozicio

 


Verkoj eksponotaj en la ĉefstabejo de UN  

 

    La 21-an de julio en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco de Ĉinio, inaŭguriĝis la ekspozicio de ĉinaj pentraĵoj kun la temo "Bela Ĉinio, Bela Hejmlando". En la venonta septembro tiuj pentraĵoj estos eksponataj en la ĉefstabejo de UN kaj poste en diversaj lokoj de la mondo. La ekspozicio en turneo celas alvoki, ke popolamasoj atentu protektadon de la ekologia medio.

 

    La eksponaĵoj konsistas el ĉirkaŭ 50 pentraĵoj de 12 famaj ĉinaj pentristoj. La verkoj plejparte estas nove faritaj.

 

    La inaŭguran ceremonion de la ekspozicio ĉeestis ĉirkaŭ 30 oficistoj el UN kaj el la Internacia Kunlabora Organizo por Ekologia Sekureco kaj pli ol 50 gravuloj el asocioj kaj organizoj de Ĉinio por protekti ekomedion.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments