El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

ILEI-konferenco memore al la Unesko-rezolucio de 1954

| 2014-07-22
Bookmark and Share


Ĉe la sidejo de la Urugvaja Esperanto-Societo s-ino Sonia Risso montras diversajn informilojn ricevotajn de la partoprenantoj. 

 


S-ino Mireille Grosjean dum la preparlaboro  

 


La Parlamenta Palaco de Urugvajo 

 


Ateneo, la ĉef-konferencejo  

 


Hispanlingva afiŝo de la konferenco 

 

    Nun okazas en Montevideo, Uruguvajo, la 47-a Konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kun la temo:

 

    Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj. La elekto de la konferenc-temo kaj -urbo estis motivita de la unua rezolucio de Unesko favore al Esperanto, akceptita ĝuste en Montevideo antaŭ 60 jaroj.

 

    La ĉefa konferencejo estas kultura institucio Ateneo en la urbocentro, fondita en 1886 - do unu jaron antaŭ la naskiĝo de Esperanto. Aliĝis al la konferenco 79 personoj kaj efektive ĝin ĉeestas pli ol 50. La aranĝo komenciĝis sabate, la 19-an de julio per la tradicia frandvespero, en kiu serviĝis bongustaĵoj el 26 landoj: tiom da landoj reprezentiĝas en la konferenco.

 

    La 20-an, dimanĉe, je la 10-a horo matene okazis la solena inaŭguro en la Parlamenta Palaco de Urugvajo. Ĝin sekvis unuaj komitat-kunsidoj. El 62 komitatanoj 30 ĉeestas tiel atingante la kvorumon por fari decidojn. Unuanime estis elektitaj du novaj honoraj membroj: la bedaŭrata prof. Helmar Frank (Germanio), kaj s-ro Rob Moerbeek (Nederlando).

 

    La konferenco daŭros ĝis vendredo, la 25-a de julio. Okazos diversaj programeroj klerigaj, laboraj aŭ diskutaj, simpozio pri la konferenca temo, lingva festivalo, ekskursoj kaj ne laste ankaŭ distra vespero. Post la konferenco oni aranĝos kelkhoran transporton al la UK en Bonaero.

 

    Ekde la komenco de la konferenco la suna Montevideo ĝojigas la partoprenantojn. Laŭ veterprognozo tamen vespere de la 21-a ekpluvos kaj la suno revenos ĵaŭde, la 24-an. La temperaturo fluktuas inter 19-15 kaj 6-7 gradoj celsiaj. Do kvankam en tiu mondparto nun estas vintro, oni povus rememori la someran Rejkvavikon pasintjare.

 

    Laŭ la retejo de ILEI (http://www.ilei.info/) kaj la blogo de Mireille Grosjean (http://mirejo3.blogspot.com)

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments