El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Kulturaj Heredaĵoj>

La ruino de la palaco Daminggong

| 2014-07-22
Bookmark and Share


La palaco Daminggong en birdrigardo 

 


La ruino de la palaco Hanyuan, ĉefa palaco de Daminggong 

 


Drakaj kapoj sur la fundamenta ŝtono de la palaco 

 


La rekonstruita pordego Danfengmen de la palaco Daminggong  

 


La ruino de la pordego Xuanwumen 

 


La muzeo de la ruino de la palaco Daminggong 

 


Kupra modelo de la ruino de la palaco Daminggong  

 

    La ruino de la palaco Daminggong estas unu el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio kiel monda kultura heredaĵo.

 

    La ruino de la palaco Daminggong, kiu troviĝas en antaŭurbo norde de Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio, estas ruino de palaco en Chang'an, ĉefurbo de la dinastio Tang (618-907) kaj komenca punkto de la Silka Vojo en la Oriento dum la 7-10-aj jarcentoj. En la jaro 1961 la palaco fariĝis unu el la unuaj lokoj ĉefe protektataj de Ĉinio kiel historiaj restaĵoj. Ĝi estas reprezenteca restaĵo de la urbo Chang'an en la dinastio Tang dum la prospera periodo de la Silka Vojo.

 

    La palaco Daminggong estas la plej granda inter la tri palacoj en Chang'an. La imperiestroj de la dinastio Tang plejparte loĝis en la palaco kaj pro tio ĝi funkciis kiel rega centro dum pli ol 200 jaroj en la nomita dinastio. Per sia palaca dispozicio akso-simetria kaj grandskalaj palacaj konstruaĵoj ĝi montris klaran trajton pri la etiketa sistemo, atestis la civilizacian nivelon de la orienta lando kun progresa agrikultura civilizacio kaj ĝiajn trajtojn pri la etiketa kulturo, atestis ankaŭ la gravan akcelon de la dinastio Tang al la Silka Vojo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+