El Popola Ĉinio>头条新闻>

13 israelaj soldatoj mortis en Gaza

| 2014-07-22
Bookmark and Share


En la funebra ceremonio por la soldatoj mortintaj dum la batalo  

 

    Laŭ informo de la retejo Xinhua el Jerusalemo, en la 20-a de julio la Israelaj Fortoj de Nacia Defendo publikigis deklaron, en kiu ĝi konfirmis, ke 13 israelaj soldatoj mortis dum la batalo kontraŭ armitaj fortoj en la regiono Gaza. Tio kaŭzis, ke la nombro de mortintaj soldatoj de Israelo dum la ĉi-foja batalo leviĝis al 18.

 

    En sia deklaro la Israelaj Fortoj de Nacia Defendo diris, ke la 13 mortintoj estis soldatoj de la milita trupo de la Israelaj Fortoj de Nacia Defendo kaj nuntempe la laboro pri identeca konfirmo ne finiĝis.

 

    Laŭ informo el Israelo, post la komenco de la tera defensivo de la israela armeo al la regiono Gaza la armitaj fortoj en la regiono pafis al Israelo pli ol 260 raketpafaĵojn. Dank' al la kunlaboro de la aerarmeo de Israelo kaj ties mararmeo, ĝia terarmeo atakis 1 032 celojn en la regiono Gaza, mortigis pli ol 110 armitajn personojn kaj kaptis 13 personojn. Krom tio la israela armeo trovis en Gaza 14 tunelojn al Israelo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments