El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 8a Esperanto-kongreso de la Interna Mongolio kaj Nordorientaj Provincoj de Ĉinio

| 2014-07-21
Bookmark and Share

de Esploristo (Pradip Ghimire, el Nepalo)

 

    Sukcese okazis la 8a Esperanto-kongreso de la Interna Mongolio kaj Nordorientaj Provincoj de Ĉinio en la urbo Baotou, norda Ĉinio. La esperantistoj en la Interna Mongolio sukcese gastigis la kongreson, kaj mi havis la ŝancon ĉeesti la kongreson.

 

    En la kongreso ĉefe aktivis junaj esperantistoj de la Scienca-Teknika Universitato de la Interna Mongolio. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 110 esperantistoj, inkluzive de 2 eksterlandanoj: mi el Nepalo kaj la alia el Koreio.

 

    Jen la laŭtagaj programoj:

 

    1a tago: Interkona vespero;

 

    2a tago: Prelegoj pri diversaj temoj, vizito al urba biblieteko kaj aŭkcio pri esperantaj aĵoj (vespere);

 

    3a tago: Vizito al Baotou-muzeo (matene) kaj ferma ceromonio en kiu s-ro Liu Baoguo estis premiita de la Esperanto-Asocio de Baotou pro lia respektinda laboro.

 

    En tiu ĉi kongreso mi amikiĝis kun multaj esperantistoj de Ĉinio. Helpemaj, gastigemaj, respektindaj ĉinoj plaĉas al mi. Mi vidas, ke la E-movado en Ĉinio estas pli forta ol tiuj en aliaj aziaj landoj. Mi elkore dankas al la viglaj lernantoj kaj volontuloj kiuj senlace laboris dum la kongreso. Krome, la plej ĝojiga estas, mi havis la ŝancon konatiĝi kun famaj esperantistoj de Ĉinio, ekzemple, s-ro Liu Baouguo, s-ro Liu Minghui, s-ro Han Zuwu, s-ino Shi Xueqin kaj s-ino Xiao Xiao.

 

    La kongresaj komitatanoj decidis okazigi la 9an kongreson en urbo Harbino (plej bela urbo de norda Ĉinio), do, ĉinaj, eĉ eksterlandaj amikoj, kiuj ne povis partopreni ĉi-jare, kaptu la bonan ŝancon venontjare!

 

    Mi dankas Ĉielismon, kiu helpis min partopreni en ĉi tiu kongreso. Kaj la kongreso estas fruktoplena por mi, dume mi pasigis memorindan tempon en la urbo Baotou.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments