El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hindaj elefantoj viziteblaj en la kantona zoologia ĝardeno

| 2014-07-21
Bookmark and Share


En la zono de hindaj elefantoj  

 

    La 20-an de julio estis oficiale publikigita al la vizitantoj la zono de hindaj elefantoj en la Changlong-a sovaĝa zoologia ĝardeno. En la zono kun la areo de pli ol dek mil kvadrataj metroj prosperas multaj subtropikaj plantoj kaj vastas granda naĝejo por la elefantoj. Kiel la plej granda breda bazo de hindaj elefantoj en Ĉinio, tiu zono enhavas 30 elefantojn, dek el kiuj estis breditaj tie.

 

    Hinda elefanto estas la plej granda besto nun en Azio, kun la alteco de 2.85 metroj kaj la pezo de 7 tunoj. Oni povas trovi ilin en la provinco Yunnan en la sudokcidenta parto de Ĉinio, Sudazio kaj Sudorienta Azio. Hindaj elefantoj estas animaloj endanĝeraj tra la mondo kaj ŝtatnivele protektataj en Ĉinio, sed tie vivas nur 300 hindaj elefantoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments