El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Kunlaboroj>

Konduko de fueloj el okcidento orienten laŭ la Silka Vojo en Xinjiang

| 2014-07-21
Bookmark and Share

    Konstruo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo ja fariĝis la komuna ideo de pli kaj pli multaj aziaj kaj eŭropaj landoj por atingi la reciprokan profiton kaj komunan gajnon. Xinjiang kiu havas unikajn geografian pozicion kaj resursojn akcelos transporton de petrolo, gaso, karbo, elektro kaj aliaj energioj el okcidento orienten, kreante energian koridoron laŭ la Silka Vojo kun la celo progresigi regionan komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj rilataj landoj.

 

    En la lastaj jaroj estis sinsekve lanĉitaj la dukto de petrolo inter Ĉinio kaj Kazaĥio kaj la linioj A, B kaj C de la gasa dukto inter Ĉinio kaj la Centra Azio. Iuj fakuloj kredas, ke dank’ al la koncepto pri la reciproka profito kaj pri la komuna gajno de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo akceptata kaj subtenata iom post iom de la aziaj kaj eŭropaj landoj, la Centra Azio, Suda Azio kaj Ĉinio havas gigantajn potencialon kaj spacon por kunlaboro en la kampo de fueloj.

 


Skiza mapo pri la projekto de naturgasaj duktoj en la Centra Azio  

 

    La prezidanto de la raportista asocio de Taĝikio diris ke Taĝikio ne havas aliron al la maro, helpe de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo en Xinjiang, ĝi povas transporti pere de la elektropotenca reto de la Centra Azio sian riĉan hidroelektron al la Hindia Subkontinento, la Persa Golfo, Siberio, Ĉinio kaj al aliaj landoj kaj regionoj.

 

    Erudiciulo el la Universitato Jawaharlal Nehru de Hindio diris, ke Hindio prenas Xinjiang kiel potencialan kontinentan ponton, kiu kunligas Hindion kaj la Centran Azion, kun la espero ricevi tre bezonatan energion el la Centra Azio tra Xinjiang kiel eble plej frue, kaj samtempe startigi la kunlaborojn inter Ĉinio kaj Hindio en la kampoj de la ekonomio kaj energio.

 

    He Lunzhi, ekonomikisto kaj profesoro de la Xinjiang-a Universitato, proponis konstrui grandan kontinentan koridoron por fueloj en okcidenta Ĉinio kiel unu el la fundamentoj por certigi pli bonan kunlaboron inter Ĉinio kaj la landoj de la Centra Azio en la kampo de fueloj en la estonteco. La energia koridoro en la nordokcidento devas preni Urumĉion, ĉefurbon de Xinjiang, kiel la akson kaj konstrui paron da koridoroj por kunligi regionojn en kaj ekster Ĉinio.

 


He Lunzhi, ekonomikisto kaj profesoro de la Xinjiang-a Universitato  

 

    Zhang Xin, ĝenerala direktoro de la internacia departemento de la Ĉina Ŝtata Petrola Korporacio, diris ke la orient-azia regiono jam fariĝis la centro de la fuelo-konsumado de la mondo. Kaj Ĉinio, granda konsumanto de petrolo kaj gaso kun bela perspektivo en la koncerna merkato, esperas fortigi sian kunlaboron kun najbaraj landoj en la kampo de fueloj.

 

Redaktoroj: Zhuang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+