El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Vizitindaj Lokoj kaj Kulturaj Heredaĵoj>

Centjara bodhio translokita al Ĉinio

| 2014-07-21
Bookmark and Share


Guruo Renqin verŝas akvon al la bodhio.

 

    Je la 0-a horo de la 19-a de julio hinda centjara bodhio finfine atingis sian celon en Ĉinio post longdistanca transportado je totale 2 mil kilometroj, tra 4 provincoj en suda Ĉinio. La arbo kun la diametro je 58 centimetroj kaj la alteco je 16 metroj nun staras en la templo Guangren de la urbo Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio.

 

    Pro tio, ke Sakyamuni budhiĝis sub la arbo bodhio, la lasta estis rigardata kiel sankta arbo kaj saĝeca arbo de Budhismo.

 

    Laŭ konigo, la arbo apartenas al la speco kun alta trunko de tropikoj, kaj ĝi bezonas kutimiĝi al la klimato de Xi'an iom post iom. Do, post kiam la arbo estis translokigita el la hinda budhisma sanketjo Bodh Gaya, oni devis unue movi ĝin al la kreskig-bazon de la provinco Fujian, sudokcidenta Ĉinio, por ke ĝi estu zorgita de specialistoj dum 3 jaroj. Ĝis la 19-a julie de la kuranta jaro, oni povis ĝin transporti al la cela loko. Dum la transmovo, por gardi kontraŭ la krevo de kota bulo kiu tute kovras la radigojn de la arbo, la aŭta rapideco estis ĉiam regita je ĉirkaŭ 50 kilometroj hore, kaj oni devis verŝi akvon al la arbo dum la vojaĝo je ĉiu 300 kilometroj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+