El Popola Ĉinio>Konkurso de Verkado EPĈ-2014>Poemoj>

La Tempo

| 2014-07-21
Bookmark and Share

Livia Barth

 

La horloĝo iras?

 

La homo iras.

 

Ili... kien?...

 

 

Ili serĉas...serĉas...

 

Kion ili serĉas?

 

Ili serĉas tempon.

 

Ili serĉas la tempon de la tagoj.

 

 

La tempo de la tagoj

 

Estas longa;

 

La tempo de la tagoj

 

Estas mallonga.

 

 

Kiu povus mezuri la tempon?

 

La tempo ne havas mezuron videblan.

 

La figuro estas en nia animo.

 

 

La horloĝo iras.

 

La homo iras.

 

Ili serĉas la mezuron

 

De io kio ne tuŝeblas.

 

Sed la horloĝo mezuras...

 

La homo mezuras...

 

Ĝis ambaŭ haltiĝas.

 

Kaj, tiam...

 

Ĉu la tempo ja ekzistas?...

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments