El Popola Ĉinio>头条新闻>

Naĝado trans landlima rivero

| 2014-07-18
Bookmark and Share


Rusaj naĝantoj surbordiĝas en Heihe.  

 

    Matene de la 16a de julio 90 ĉinoj kaj 78 rusoj sukcese transnaĝis la riveron Heilongjiang inter Ĉinio kaj Rusio. Varmaj ceremonioj okazis en Heihe de Ĉinio kaj Blagoveshchensk de Rusio, urboj ĉe ambaŭ flankoj de la rivero, kaj la naĝintoj ricevis pokalojn kaj atestilojn.

 

    Heihe kaj Blagoveshchensk dividitaj de la rivero Heilongjiang estas konataj kiel ĉina-rusaj ĝemelaj urboj. La plej mallarĝa sekcio de la rivero larĝas nur 780 metrojn. La transrivera naĝado iniciatita en la jaro 2001 jam okazis 12 fojojn. Ĝi altiris pli ol 2 000 naĝ-ŝatantojn ĉinajn kaj alilandajn kaj akcelis kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments