El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita junulino verkas pentraĵojn sur la ventro de gravedulinoj

| 2014-07-18
Bookmark and Share


Pentraĵo sur la ventro 

 


Pentraĵo sur la ventro  

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 15-a de julio, 27-jara junulino Carrie Preston el Kornvalo de Britio verkis pentraĵojn sur la ventro de gravedulinoj por doni al ili apartan memoron pri la gravedado.

 

    La pentrado sur la ventro venis el Usono antaŭ kelkaj jaroj kaj poste ĝi furoris en Britio. Post sia patriniĝo Carrie Preston decidis okupiĝi pri pentrado sur la ventro.

 

    Laŭ rilata raporto, dum la pasintaj du jaroj post sia ekokupiĝo de tiu ĉi laboro, Carrie Preston verkis pli ol 130 pentraĵojn sur ventroj. Ŝi opinias, ke gravedado estas memorinda afero. Ŝiaj pentraĵoj temas pri floroj, birdoj, bestoj kaj scenoj de filmoj. Carrie Preston diris, ke laŭ sia plej granda ebleco ŝi donis al ĉiu gravedulino, kiu petis pentradon sur sia ventro, apartan kaj unikan memoron. Ŝiaj verkoj plejparte tuŝas enhavojn de libroj kaj filmoj ŝatataj de tiuj gravedulinoj. Ekz. iuj el ili elektis ŝatatajn kanguruon, pavon kaj aliajn aŭ la farmo, kie ili vivis. Ŝajnas al ŝi, ke en ĉiu pentraĵo estas unu rakonto kaj ĉiu rakonto estas memorinda.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments